Marko (evangeliisto)
aŭtoro de la Evangelio laŭ Marko; tradicie identigita kun Johano Marko
(Alidirektita el Sankta Marko)
Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Marko la apostolo de Jesuo. Por informoj pri departemento de Gvatemalo, vidu la artikolon Sankta Marko (departemento).
Sankta Marko la evangeliisto, laŭ la tradicio, estas aŭtoro de la evangelio laŭ Marko (kiu estas konsiderata la plej malnova kaj sendube plej mallonga de la evangelioj), kuzo de sankta Barnabaso, disĉiplo de sankta Paŭlo, kaj poste de sankta Petro. Li estas ankaŭ supozata la unua papo de Aleksandrio fare de kaj la orienta ortodoksa eklezio kaj de la kopta ortodoksa eklezio. Laŭ legendo li mortis martire dum la regado de imperiestro Trajano ĉirkaŭ la jaro 98.
Sankta | |||||
Marko la evangeliisto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Evangeliisto, martiro | |||||
pentrita de Andrea Mantegna, 1448 | |||||
Persona informo | |||||
ܡܪܩܘܣ | |||||
Naskiĝo | 3 post Kristo en Cireno (distrikto Al Ĝabal Al Aĥdar), norde de Libio | ||||
Morto | 68 en Cireno (Cirenio) | ||||
Tombo | Baziliko de Sankta Marko en Venecio vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | presbitero vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | ĉiuj kristanaj eklezioj | ||||
Festotago | 25-a de aprilo | ||||
Atributoj | libro (evangilio), leono | ||||
Patroneco | Egiptujo, Venecio, sekretario, notario, aktisto | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La tradicia ikonografio rilatigas al sankta Marko la flugantan leonon (leono de sankta Marko).