Turka lingvosocieto
La Societo de la Turka Lingvo, Turka lingvosocieto aŭ Turklingva societo (turke Türk Dil Kurumu, mallongigo TDK) estas institucio - fondita kiel societo, tamen intertempe ŝtate subtenita instituto - de la Turkia Respubliko por la reformo kaj cele al lingva purismo de la turka lingvo. La instituton ekde 2018 gvidas la lingvisto Gürer Gülsevin. La lastaj antaŭuloj antaŭ li estis Şükrü Halûk Akalın (2001-2012) kaj Mustafa Sinan Kaçalın (2012-2018).
Turka lingvosocieto | ||
---|---|---|
Türk Dil Kurumu | ||
lingvoreguliganto | ||
Komenco | 12-a de julio 1932 | |
Geografia situo | 39° 54′ 19″ N, 32° 51′ 30″ O (mapo)39.90522222222232.858222222222Koordinatoj: 39° 54′ 19″ N, 32° 51′ 30″ O (mapo) | |
Lando(j) | Turkio vd | |
Sidejo | Ankaro, Turkio | |
| ||
Tipo | fondita kiel societo, tamen intertempe ŝtate subtenita instituto | |
Celo | agado cele al lingva purismo de la turka | |
Fondinto(j) | Ruşen Eşref Ünaydın • Celal Sahir Erozan • Yakup Kadri Karaosmanoğlu vd | |
Lingvoj | ||
Filioj | Turk Dil Kurumu Yayinlari (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Historio
redaktiLa societo estis fondita en la Respubliko de Turkio, proklamita en 1923, la 12-an de julio 1932 sub la prezidanteco de Mustafa Kemal Atatürk laŭ la nomo Türk Dili Tetkik Cemiyeti (Turklingva Esplora Societo) kaj ricevis sian nunan nomon en 1936. Kunfondinto estis la rus-turka (tatara) etnologo Hâmit Zübeyir Koşay. La unua ĝenerala sekretario de la institucio estis Ruşen Eşref Ünaydın.[1] Ekde 1983, la societo estas parto de la "Alta Atatürk Societo por Kulturo, Lingvo kaj Historio" (turke Atatürk Kültür, Dil ve Tarih Yüksek Kurumu). La Turka Lingvosocieto kaj la Turka Historiosocieto estis nomumitaj en la Testamento de Atatürk kiel heredantoj de lia kapitalo.
Agadkampoj
redaktiLa ĉefa tasko estas la normigo, modernigo kaj turkiĝo de la lingvo. Tiucele laŭ lingva purismo ĝi anstataŭigas vortojn de la araba, persa aŭ aliaj originoj per neologismoj bazitaj sur turkaj radikvortoj. Tiu "purigita" lingvaĵo estas referita kiel Öztürkçe ("kernturka"). Por trovi taŭgajn vortradikojn, la Societo faras ampleksajn lingvistikajn studojn pri diversaj dialektoj kaj aliaj tjurkaj lingvoj. La rezultoj de lingva esplorado estas diversaj vortaroj. La dialekta vortaro (Derleme Sözlüğü) kaj la historia vortaro Tarama Dergisi famiĝis. La vortoj formis la bazon por neologismoj. Tiuj novaj kreaĵoj estis kutime konatigataj tra la gazetaro. La ĉefa periodo de la turka lingvoreformo estis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kaj kulminis per la naciisma instrumentigo de la pseŭdoscienca "suna lingvoteorio" (güneş dil teorisi) de Hermann Feodor Kvergić (1895–1948/49), laŭ kiu la turka lingvo estu unu el la pralingvoj.
En la nuntempo Turk Dil Kurumu havas neniun aktivan lingvopolitikon. La institucio estas kunorganizanto de la ĉiujaraj "Internaciaj Turkaj Olimpikoj".
Publikaĵoj
redaktiKrom vortarojn la societo eldonis kelkcent librojn pri lingvaj temoj. Ĝi ankaŭ publikigas la sciencajn revuojn Türk Dili ("turka lingvo"), Belleten ("oer memoro", kun eventuala aludo ankaŭ al la vorto bulteno) kaj Türk Dünyası ("turka mondo").
Notoj
redakti- ↑ (April 1933) Türk Dili Birinci Kurultayı Tarafından Seçilen Türk Dili Tetkik Cemiyeti Umumi Merkez Heyeti, 1‑a eldono (turke), Ankara: Türk Dili Tetkik Cemiyeti. “Umumî Kâtip: Ruşen Eşref Bey [Secretary General: Mr. Ruşen Eşref]”.