Unitariisma preĝejo (Pestszentlőrinc)
La Unitariisma preĝejo en Pestszentlőrinc estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre.
Unitariisma preĝejo | |
---|---|
Unitariisma preĝejo en Pestszentlőrinc
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1935 |
Specifo | |
Alto | 28 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiPost Traktato de Trianon amase alvenis hungaraj rifuĝintoj al Budapeŝto aŭ ties aglomeraĵo. Iom poste en tiu loko kolonio formiĝis, kie vivis ankaŭ unitariistoj. En 1928 ili ricevis ĉambron por mesoj. Post 7 jaroj ili ricevis parcelojn kun uzitaj brikoj. La preĝejo estis preta en 1936. En 1977 la kolonio estis malkonstruita, poste deketaĝaj domoj estis konstruitaj, sed la preĝejo restis netuŝita.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas en korto. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo altiĝas. Daŭrigo de la preĝejo estas ĉambro por la kunvenoj.
Fontoj
redakti- (hungare kun fotoj, la koncerna teksto estas legebla laste)[rompita ligilo]
- [1] Arkivigite je 2018-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- [2][rompita ligilo]