Vicvokalo
En baze konsonanta skribo — precipe la fenica, la hebrea, la araba — vicvokalo estas tia apero de konsonanta litero (tipe IFA:[ʔ], IFA:[h], IFA:[w], IFA:[j]), en kiu ĝi anstataŭas vokalon kun proksima artikulacio. Ekz‑e en la hebrea vorto שלום /ŝalóm/ la litero ‹ו› (vav, historie la konsonanto IFA:[w]) reprezentas la vokalon /o/: Ŝ(a)LVM (la vokalo /a/ restas implicata).
Hebree tia vicvokala apero estas nomata אֵם קְרִיאָה /’em kriá/, latine mater lectionis; laŭvorte ambaŭ terminoj signifas «legopatrino»; tiu bizara metaforo probable aludas, ke la vicvokalo «naskas komprenon» de la legata vorto.
La uzo de vicvokaloj estas multe pli antikva kaj multe malpli preciza procedo ol la vokalizo per kromsignoj; tamen praktike ĝi estas preferata en la ĉiutaga uzo, ĉar ĝi estas pli facile skribebla — kaj teĥnike (tajpe kaj tipografie), kaj ortografie (la kromsignoj vokalizas malnovhebree, esprimante diversajn trajtojn perditajn aŭ ŝanĝiĝintajn).
Vicvokaloj en la skribo hebrea
redaktiAlmenaŭ kelkaj el la vicvokaloj nature estiĝis el la fonetika evoluo de la koncerna lingvo. Ekz‑e la praan diftongon /aŭ/ en la vorto /jaŭm/ (tago) nature reprezentis la duonvokalo vav ‹ו› /ŭ/: יום (t.e. JWM); post la kuntiriĝo [aŭ]→[o:] la skribo restis senŝanĝa, kaj la sama ‹ו› iĝis reinterpretita kiel reprezentaĵo de /o/: יום = /jom/.
En la hebrea skribo oni tiel uzas la sekvajn literojn:
- alef ‹א›, iam por signi /a/, malpli ofte /e/ (precipe en pruntvortoj): זַכַּי → זכאי (/zakáj/, «justa»);
- hej ‹ה› vortofine indikas longan vokalon, ekz‑e דירה (/dira:/, loĝejo); משה (/moŝe:/, Moseo);
- vav ‹ו›, por /o:/ aŭ /u:/; ekz‑e יוֹם (/jom/, «день»); שׁוּק (/ŝuk/, «bazaro»);
- jud ‹י›, por /i/ aŭ /e/; ekz‑e גִיבּוֹר (/gibor/, heroo) ← גִבּוֹר; פירוש ← פֵּרוּש (/peruŝ/, interpreto).
De vicvokaloj al la vokaloj
redaktiLa greka alfabeto estas la unua en kiu la fenicaj literoj havantaj vicvokalan kromfunkcion definitive apartiĝis disde la konsonantoj kaj iĝis puraj vokalliteroj: alef iĝis alfo α /a/; hej iĝis epsilo ε /e/; jud iĝis joto ι /i/; ajn iĝis omikro ο /o/; vav iĝis upsilo υ /ü/. Tiel estiĝis la konsonanta-vokala skribo. De la greka tiun sistemon heredis ĉiuj eŭropaj alfabetoj — la etruska, la latina, la cirila… Kaj ankaŭ la jida skribo estas tia.