Vilmos Beck (pentristo)
Vilmos Beck [vilmoŝ bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Vilmos estis hungara pentristo, karikaturisto, ilustristo, ĵurnalisto. Lia frato estis Károly Beck, lia gazetara pseŭdonimo estis Willi Beck.
Vilmos Beck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beck Vilmos |
Naskiĝo | la 17-an de majo 1824 en Baja (Hungario) |
Morto | la 24-an de septembro 1862 en Pest (urbo) (Hungario) |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto pentristo |
Vilmos Beck [1] naskiĝis la 17-an de majo 1824 en Baja, li mortis la 24-an de septembro 1862 en Pest (urbo).
Biografio
redaktiVilmos Beck devenis el juda familio. Li komence frekventis komercan lernejon en urbo Pest, poste inter 1837 kaj 1846 li lernis pentradon en Vieno. Unu el liaj majstroj estis Tivadar Alconière. Li eldonis la unuan germanlingvan karikaturan gazeton (Der Zeitgeist) en Habsburga Imperio en Pest en 1847. Li revenis al Vieno en 1849, kie li eldonis similan gazeton. Tio ne plaĉis al aŭstraj kompetentuloj, eĉ li estis kondamnita, post la malliberejo li estis deportita al Hungarlando. Ekde 1850 li estis ilustristo, karikaturisto, ĵurnalisto de pluraj germanaj kaj aŭstraj gazetoj en urbo Pest.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Önarckép (vidu la bildon!)
- Önarckép antik szoborral
- Női arckép
- Pihenő a kocsmában
- Odaliszk
Partoprenoj en ekspozicioj
redakti- 1842, 1844, 1846 urbo Pest
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 14-a punkto)
- germanlingva biografio Arkivigite je 2016-06-17 per la retarkivo Wayback Machine