Vosges (departemento)
Vosges [voʒ], esperante Vogezoj, estas franca departemento en la regiono Grand Est. Grandan parton de ĝia tereno okupas montaro Vogezoj, kiuj donis al ĝi sian nomon. La departemento entute havas 510 komunumojn.
Vosges | |||
departemento | |||
|
|||
Lando | Francio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Grand Est | ||
Prefektejo | Épinal | ||
Subprefektejoj | Neufchâteau, Saint-Dié-des-Vosges | ||
Riveroj | Mozelo, Saono, Meŭrto | ||
Areo | 5 874 km² (587 400 ha) | ||
Loĝantaro | 375 226 (2013) | ||
Denseco | 63,88 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 4-a de marto 1790 | ||
prefekto | Jean-Pierre Cazenave-Lacrouts | ||
Prezidento de la Departementa Konsilio |
François Vannson (Les Républicains) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Kodo | 88 | ||
Arondismentoj | 4 | ||
Kantonoj | 17 | ||
Komunumoj | 510 | ||
Komunumaro | 27 | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Vosges (department) | |||
Retpaĝo: www | |||
Historio
redaktiLa departemento Vosges, kiu okupas la sudon de la provinco Loreno kaj kelkajn komunumojn de Ĉampanjo kaj de Franĉ-Konteo, estis inter la 83 departementoj kreitaj de la Franca revolucio de 1789 je 1790-03-04, aplike de leĝo de 1789-12-22.
En 1793 la princlando Salm, enklavo kun centro ĉe Senones kaj la regiono Schirmeck kun la samnoma centra urbeto Schirmeck, ĝis tiam partoj de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio kaj posedaĵoj de la episkopoj de Strasburgo, estis konkeritaj de la franca revolucia armeo. En 1795 la regiono Schirmeck, ekde 1793 parto de la revolucia departemento Bas-Rhin fondita en 1790, estis aldonita al la departemento Vosges.
En 1871 per la traktato de Frankfurto la Germana Regno aneksis terenojn parte german-etnajn, inter ili malgrandan parton de Vosges, la kantonon Schirmeck kaj duonon de la kantono Saales, kiuj de tiam apartenas al Alzaco. La komunumoj de Saales, kiuj restis franciaj, konsistigis novan kantonon kun ĉefurbo Provenchères-sur-Fave. La germaniĝintaj teritorioj estis redonitaj al Francio per la Traktato de Versajlo en 1919, sed restis alzacaj kaj parto de departemento Bas-Rhin.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al tri arondismentoj: