Saltu al enhavo

Borussia Mönchengladbach: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 545: Linio 545:
{| width=100% |
{| width=100% |
|-
|-
| [[Marco Reus || [[dosiero:flago-de-Germanio.svg|20px]] || [[Borussia Dortmund]]
| Marco Reus || [[dosiero:flago-de-Germanio.svg|20px]] || [[Borussia Dortmund]]
|-
|-
| Roman Neustädter || [[dosiero:flago-de-Germanio.svg|20px]] || [[FC Schalke 04]]
| Roman Neustädter || [[dosiero:flago-de-Germanio.svg|20px]] || [[FC Schalke 04]]
Linio 560: Linio 560:


{{Commonscat|Borussia Mönchengladbach}}
{{Commonscat|Borussia Mönchengladbach}}

== Retaj ligiloj ==
== Retaj ligiloj ==
* [http://www.borussia.de oficala kluba retejo]
* [http://www.borussia.de oficala kluba retejo]

Kiel registrite je 12:37, 20 jul. 2012

Borussia Mönchengladbach
futbala klubo
Kluba nomo  Borussia VfL 1900 Mönchengladbach
Fondita  1-a de aŭgusto 1900
Stadiono  Borussia-Park
Kapacito  54 067
Prezidanto  Rolf Königs
Trejnisto  Lucien Favre
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2011/12  4-a pozicio
Oficiala retejo  www.borussia.de
Hejme
Ekstere
vdr

Borussia Mönchengladbach (plena nomo: Borussia Klub für Leibesübungen 1900 Mönchengladbach) estas futbalklubo en la germania urbo Mönchengladbach - parto de la regiono Niederrhein, "malalta Rejno", kiu etendiĝas ambaŭflanke de la rivero Rejno nordokcidente de la urbo Duseldorfo ĝis la german-nederlanda limo.

futbalistoj de FC Borussia en la jaro 1900
historia blazono

La klubo havas la emblemajn kolorojn nigro, blanko kaj verdo, kaj komence de la jaro 2012 havis 50 000 membrojn. Ĝi aparte konatas pro sia sekcio de vira futbalo, el profesia kaj neprofesiaj viraj kaj aldone multaj knabaj teamoj, sed krome havas ankaŭ sukcesajn sekciojn pri virina futbalo, pri manpilko kaj pri tabloteniso, ĉiuj kun plenaĝaj kaj junulaj teamoj. La unua vira teamo de futbalo en 1965 avancis al la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga - kaj de tiam kontinue estas unu el la plej bonaj germanaj teamoj de futbalo: ĝis la somero de 2012 ĝi atingis kvin titolojn de naciaj futbalaj ĉampionoj, trifoje gajnis la nacian futbalan pokalon DFB-Pokal kaj dufoje gajnis la eŭropan trofeon UEFA-pokalo, ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA. En la eterna tabelo de la nacia ligo Bundesliga la klubo post la sezono 2011/2012 havas la sesan pozicion. La aparte rapida kaj atakema ludmaniero, per kiu la teamo en la 1970-aj jaroj per grandparte aparte junaj futblaistoj dominis la nacian ligon, alportis al ĝi la kromnomon Fohlenelf - "ĉevalida dekunuopo".

Kapitala societo de la nomo Borussia VfL 1900 Mönchengladbach GmbH vivtenas la sekcion pri profesia futbalo. La kluba estraro laŭ la stato de somero 2012 konsistas el la kluba prezidanto Rolf Königs]], kiu vicestraranoj Siegfried Söllner kaj Rainer Bonhof, kiu ekstrejnisto Hans Meyer kiel plia estrarano, afergvidanto Stephan A.C. Schippers kaj sporta direktoro Max Eberl.

Klubofonda historio

sezonoj 1900 - 1933
sezono pozicio goloj poentoj
1900−1904 neniu partopreno
3-a klaso 2-a distrikto 1904/05 1 - 3:1
1905/06 − neniu partopreno
2-a klaso 2-a distrikto 1906/07 1 25:8 16:0
2-a klaso 2-a distrikto grupo B 1907/08 3 19:13 11:9
B-klaso grupo suda 2-a distrikto 1908/09 1 9:3 10:7
A-klaso 2-a/I2-a distrikto 1909/10 4 12:12 28:29
A-klaso 2-a/5-a distrikto grupo okcidenta 1910/11 5 21:15 48:31
A-klaso suda Rejn-distrikto grupo norda 1911/12 1 25:3 53:10
ligo Malsupra Rejno 1912/13 6 18:18 31:33
distrikta ligo norda Rejn-distrikto 1913/14 3 15:13 17:20
distrikta ligo M.-Gladbach | 1914 ĝis 1915, pli frua sezonfino post la komenco de la Unua Mondmilito
norda Rejn-distrikto M.-Gladbach 1915/16 2 14:6 31:23
pli frua sezonfino de 1916 kaj sekva paŭzo pro la Unua Mondmilito
distrikta ligo M.-Gladbach 1918/19 - -
distrikta ligo okcidenta Rejn-distrikto 1919/20 2 31:13 57:32
distrikta ligo okcidenta Rejn-distrikto 1920/21 2 24:12 63:33
Rejn-regiona ligo 1921/22 3 24:12 53:30
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1922/23 3 13:7 23:12
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1923/24 2 14:6 38:15
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1924/25 5 11:9 33:14
Rejn-regiona ligo grupo okcidenta 1925/26 2 16:4 43:18
Rejn-distriktara ligo grupo 1 1926/27 2 21:27 54:27
Rejn-distriktara klaso grupo 2 1927/28 2 25:3 61:22
Rejn-distriktara klaso grupo 1 1928/29 1 37:7 76:23
Rejn-distriktara ligo 1929/30 4 30:18 68:50
Rejn-distriktara ligo grupo 2 1930/31 8 16:24 31:51
Rejn-distriktara ligo grupo 1 1931/32 5 18:18 45:45
Rejn-distriktara ligo grupo 2 1932/33 8 22:22 45:36
verde: avanco al pli alta ligo

Kiel antaŭaĵo de la klubo Borussia Mönchengladbach konsideratas grupo da futbalistoj, kiu la 17-an de novembro 1899 post la malmembriĝo el la sporta klubo Germania en la gastejo „Anton Schmitz“ en la urboparto Mönchengladbach-Eicken fondis "futballudan komunumon" je la nomo FC Borussia. Borussia estas la latina nomo de Prusio, al kiu la urbo Mönchengladbach apartenis ekde 1815 - la nomero kompreneblas kiel esprimo de lojaleco al tiu ŝtato.

La futballuda komunumo komence de la jaro 1990 membriĝis en katolika societo de la urboparto Eicken, kiu jam havis futbalejon. La 1-an de aŭgusto 1900 la futballuda komunumo fondis la klubon Fußballklub Borussia 1900. Post unuaj sportaj sukcesoj kontraŭ najbaraj kluboj la klubo en februaro 1903 decidis celi al pli regulaj matĉoj kontraŭ aliaj teamoj, kaj aliĝis al la en 1898 fondita okcidentgermana ligo de futbalo, kiu kovris pli malpli la teritorion de la nuna federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Tio gvidis al organizaj problemoj en la katolika societo, kaj en majo 1903 la klubo decidis pri malmembriĝo katolika societo kaj pri sekva sendependeco. La 23-an de marto 1910 loka juĝejo registris la klubon je la nomo Borussia 1900 M.gladbach - kiel numero 30 de la kluba registro.

Futbalistoj kaj trejnistoj

Teamo de la sezono 2011/12

golisto defendo mezo atako
1 Marc-André ter Stegen
21 Janis Blaswich
33 Christofer Heimeroth
2 Matthias Zimmermann
3 Filip Daems (teamestro)
4 Roel Brouwers
17 Oscar Wendt
24 Tony Jantschke
31 Dante Bonfim Costa Santos
37 Niklas Dams
39 Martin Stranzl
5 Alexander Ring
6 Tolga Cigerci
7 Patrick Herrmann
13 Roman Neustädter
14 Thorben Marx
16 Håvard Nordtveit
18 Juan Arango
23 Jūki Ōtsu
27 Julian Korb
34 Amin Younes
10 Igor de Camargo
11 Marco Reus
19 Mike Hanke
20 Mathew Leckie

Trejnistoj kaj akompanaj profesiuloj de la sezono 2011/12

trejnistoj medicina stabo
Lucien Favre ĉefa trejnisto
Frank Geideck kuntrejnisto
Manfred Stefes kuntrejnisto
Uwe Kamps golisto trejnisto
Christian Weigl trejnisto pri fizika forto
Dr. Heribert Ditzel teama kuracisto
Dr. Stephan Hertl teama kuracisto
Dr. Stefan Porten teama kuracisto
Andreas Bluhm fizioterapiisto
Dirk Müller fizioterapiisto
Adam Szordykowski fizioterapiisto

Transiroj antaŭ la sezono 2011/12

Novaj teamanoj Foriraj teamanoj
Mathew Leckie Adelaide United
Raúl Bobadilla Aris Tesaloniko (tiusezone forpruntita)
Frederic Löhe SV Sandhausen (tiusezone forpruntita)
Oscar Wendt FC Kopenhago
Lukas Rupp Karlsruher SC
Matthias Zimmermann Karlsruher SC
Jūki Ōtsu Kaŝiŭa Rejsol
Joshua King Manchester United (restas forpruntita)
Tolga Cigerci VfL Wolfsburg (restas forpruntita)
Alexander Ring HJK Helsinki (restas forpruntita)
Fabian Bäcker Alemannia Aachen
Paul Stalteri senkluba
Christian Dorda SpVgg Greuther Fürth
Sebastian Schachten FC St. Pauli
Jens Wissing SC Paderborn 07
Jean-Sébastien Jaurès kariera fino
Michael Fink Beşiktaş JK Istanbulo (tiusezone forpruntita)
Logan Bailly KRC Genk (restas forpruntita)
Karim Matmour Eintracht Frankfurt
Marcel Meeuwis VVV-Venlo
Anderson Soares de Oliveira Eintracht Frankfurt (restas forpruntita)
Tobias Levels Fortuna Düsseldorf (restas forpruntita)
Michael Bradley AC Chievo Verona
Mohamadou Idrissou Eintracht Frankfurt
Joshua King Manchester United (tiusezone forpruntita)
Elias Kachunga VfL Osnabrück (restas forpruntita)
Raúl Bobadilla BSC Young Boys
Lukas Rupp SC Paderborn 07 (restas forpruntita)

Transiroj antaŭ la sezono 2012/13

Novaj teamanoj Foriraj teamanoj
Anderson Soares de Oliveira Eintracht Frankfurt (tiusezone forpruntita)
Tobias Levels Fortuna Düsseldorf (tiusezone forpruntita)
Lukas Rupp SC Paderborn (tiusezone forpruntita)
Granit Xhaka FC Basel
Peniel Mlapa TSG 1899 Hoffenheim
Alexander Bieler dua kluba teamo
Branimir Hrgota Jönköpings Södra IF
Marco Reus Borussia Dortmund
Roman Neustädter FC Schalke 04
Dante Bonfim Costa Santos FC Bayern München
Mathew Leckie FSV Frankfurt (restas forpruntita)
Elias Kachunga Hertha BSC (restas forpruntita)
Logan Bailly Oud-Heverlee Löwen

Retaj ligiloj

Ŝablono:Link FA