Dieto (nutrado): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e →Klasifikado: korekto |
e WPCleaner v1.39b - Fixed using Projekto:Kontrolu Vikipedion (Sekcia titolo duobla) |
||
Linio 79: | Linio 79: | ||
Homo kiu plej ofte manĝas vegetare sed foje tamen ne, oni nomas (en 2014) duonvegetaranon aŭ [[fleksitarismo|fleksitarano]]. Tamen neniu vegetarana asocio akceptas tiajn formojn kiel vegetaraj. |
Homo kiu plej ofte manĝas vegetare sed foje tamen ne, oni nomas (en 2014) duonvegetaranon aŭ [[fleksitarismo|fleksitarano]]. Tamen neniu vegetarana asocio akceptas tiajn formojn kiel vegetaraj. |
||
== Vidu ankaŭ == |
|||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
* [[Dietado]] |
* [[Dietado]] |
Kiel registrite je 16:40, 8 jun. 2016
Dieto (devenas de la greka termino diaita, kiu signifas vivmanieron) estas vola selekto de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por reguli la korpan pezon aŭ la provizatajn nutraĵojn pro bonfarta, terapia aŭ alia kialo.
Pli ĝenerale oni povas konsideri ankaŭ, ke dieto estas la nutradmaniero kutima de homo, familio, socia grupo aŭ eĉ popoloj. Eĉ se tio okazas sen specifa vola selekto kaj sen iu ajn specifa celo plibonigi sanstaton aŭ bonfarton.
Tradicie oni ne pristudis multe tiun aferon kaj kutime oni sekvis la plej kutiman aŭ tiun dieton permesebla laŭ akiropovo aŭ manĝodisponeblo. Lastatempe ĉefe en disvolviĝintaj landoj oni zorgas pri dietoj tiele ke eblas en Esperanto fari ŝercojn per kunmetaĵo di-eto. Kompreneble en malriĉaj sociaj tavoloj aŭ lando kie malabundas nutraĵoj kaj eĉ manĝodisponeblo ĝenerale eblas nek ŝercoj nek volaj aŭ elektaj dietoj.
Klasifikado
Manĝospeco | Karnomanĝa | Ketona | Ĉiomanĝa | Fiŝomanĝa | Vegetara | Vegana | Krudvegana | Halala | Hindua | Koŝera | Praŝtonepoka | Frukta |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fruktoj kaj beroj | Ne | Ne | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes |
Foliaj legomoj | Ne | Eble | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes |
Legomoj | Ne | Ne | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne |
Guŝoj | Ne | Ne | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne |
Tuberoj | Ne | Ne | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne |
Grenoj | Ne | Ne | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne |
Birdaĵo | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne | Ne | Ne | Jes | Ne | Jes | Jes | Ne |
Fiŝo | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne | Ne | Jes | Ne | Jes | Jes | Ne |
Marfruktoj | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne | Ne | Jes | Ne | Ne | Jes | Ne |
Bovaĵo | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne | Ne | Ne | Jes | Ne | Jes | Jes | Ne |
Porkaĵo | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne | Ne | Ne | Ne | Ne | Ne | Jes | Ne |
Ovoj | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne | Ne | Jes | Ne | Jes | Jes | Ne |
Laktaĵoj | Ne | Eble | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne |
Nuksoj | Ne | Eble | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne |
Alkoholo | Ne | Eble | Jes | Jes | Jes | Jes | Ne | Ne | Ne | Jes | Ne | Ne |
Vegetarano: ne por ĉiu la sama afero!
Ovoj
En okcidento oni plej ofte konsideras ke ovoj ne estas speco de viando. Tamen, en kelkaj partoj de la mondo homoj kiuj sin nomas vegetaranoj, ne manĝas ovojn. Kutime rilatas al religio, kiel Hinduismo. Pli klara termino por persono kiu estas vegetarano, sed tamen manĝas ovojn kaj laktaĵojn estas ovo-lakto-vegetarano.
Fiŝo kaj birdaĵo
Por plej multaj vegetaranoj estas evidenta ke fiŝoj kaj birdoj estas bestoj kaj ke ilin oni do ne manĝu kiel vegetarano. Tamen ne ĉiuj konsentas. En Francio kaj franclingva Belgio, vegetarano ofte estas konsiderata kiel persono kiu nur ne manĝas "ruĝan" viandon, t.e. bovaĵo aŭ porkaĵo.
Duonvegetaranoj
Homo kiu plej ofte manĝas vegetare sed foje tamen ne, oni nomas (en 2014) duonvegetaranon aŭ fleksitarano. Tamen neniu vegetarana asocio akceptas tiajn formojn kiel vegetaraj.