Saltu al enhavo

Pato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du malsamgrandaj patoj

Pato estas malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti.

Kontraŭe al poto pato estas multe pli malalta kaj faciligas la turnon de la fritaĵo per turnilo. Likvaĵoj pli rapide forvaporiĝas pro la rilato inter la volumeno kaj la surfaco.

Tipaj patkuiraĵoj estas patkukoj aŭ frititaj terpomoj.

Patoj kutime estas fabrikataj per aluminio, ŝtalorustorezista ŝtalo kaj povas havi teflonon sur ĝia surfaco, kiu evitas la adheradon de la nutraĵoj sur ĝi.

Fotogalerio