Kura
Aspekto
Kura estas ankaŭ nomo de malpli granda rivero en Norda Kaŭkazio. Vidu Kura (rivero en Rusio).
Kura - antikva Cyrus, kartvele Mtkvari, rivero, ĉ. 1364 km longa, la ĉefa rivero en Kartvelio kaj Azerbajĝano. Areo de baseno 188 mil kv.km. Ĝi komenciĝas en nordoriento de Turkio, apud urbo Kars, kaj fluas nordorienten, poste sudorienten en Kartvelio kaj alfluas al Kaspia Maro.
Sur la rivero funkcias akvoenergiaj stacioj apud Mcĥeta, Tbilisi kaj Mingeĉaur; la ampleksa akvorezervujo ĉe Mingeĉaur estas ankaŭ uzata por irigacio. La ĉefa enfluanto de Kura estas: Araks, ankaŭ - Liaĥvi, Aragvi, Ĥrami, Alazani. Kura estas ŝipirebla ĉ. 480 km kontraŭflua.
La rivero fluas tra la urboj Borĝomi, Gori, Mcĥeta, Tbilisi (ĉefurbo de Kartvelio), Rustavi, k.a.