Pierre de Ronsard
Aspekto
Pierre de RONSARD (1-an de septembro 1524 - 27-an de decembro 1585) estas unu el la elstaraj francaj poetoj de la 16-a jarcento. Li naskiĝis je la unua de septembro 1524 en la nobeldomo La Poissonnière [La PŭasonjER] apud la vilaĝo Couture-sur-Loir en la regiono Vendômois, kiu nun troviĝas en la franca departemento Loir-et-Cher. Tiujn lokojn li prikantis en siaj versaroj.