Saltu al enhavo

Memorial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Monument to victim of political repression, Togliatty, Russia.JPG
Monumento por viktimoj de politika reprezalio en Toljatti, Rusio.

"Memorial" (ruse: Мемориал) estas internacia historia kaj rajt-defendanta asocio kiu funkcias en multaj eksaj Sovetuniaj landoj. Ĝiaj celoj, listitaj en ĝia statuto, estas jenaj:

  • Disvastigi maturan civitanan socion kaj demokration surbaze de rego de leĝo kaj tiel eviti revenon de totalismo.
  • Asisti fomiĝon de publika konscio surbase de valoroj de demokratio kaj leĝo, neniigi totalismajn stereotipojn kaj establi homajn rajtojn en praktika politiko kaj en publika vivo
  • Helpi disvastigi la veron pri historia estinto kaj rememori la viktimojn de politika reprezalio kondutita fare de totalismajn reĝimojn.

La asocio estis oficie fondita dum konferenco en 19-a de aprilo 1992, kvankam vere ĝi komencis funkcii jam en 1980-aj jaroj dum komenco de Perestrojko kaj Glasnost. Post disfalo de Sovetunio ĉeloj de la asocio estis en Rusio, Ukrainio, Kazaĥstano, Latvio kaj Kartvelio.

La plena oficia nomo de la organizaĵo estas Internacia Volontula Publika Organizaĵo "Memorial: Historia, Kleriga, Homarajta kaj Bonfara Socio".

En 2004 Memorial estis unu el kvar ricevintoj de Premio de ĝusta vivo, kiun kelkaj nomas alternativa Nobelpremio, por laboro pri reportado de rompoj de homaj rojatoj fare de Rusio kaj aliaj eksaj Sovetaj ŝtatoj.[1]. Laŭ vortoj de ĵurio de la premio "...por montro, en tre malfacilaj kondiĉoj, ke la historio estu rekordata kaj komprenata kaj homaj rajtoj estimataj ĉie, se konstantaj solvoj por heredaĵo de la pasinto devas esti atingitaj".

Activecoj

Memorial organizas asiston, kaj leĝan kaj financan por viktimoj de Gulag, esploras historion de politika reprezalio kaj publikas la malkovrojn per libroj, artikoloj, ekspozicioj, muzeoj kaj retpaĝaroj.

Pro instigo de la asocio en 30-a de oktobro 1990 la Memorialo por Viktimoj de Gulag (simpla ŝtono de Solovecaj insuloj, kie estis la unua kaj plej fama politika koncentrejo en Sovetunio) estas erektita en Lubjanka apud ĉefsidejo de KGB en Moskvo, tre proksime al la Fera Feliks (monumento de fondinto de KGB Feliks Dzerĵinskij, kiu poste estas forigita en aŭguto 1991).

En 1991 la Supera Soveto de RSFSR oficie agnoskis la tagon de 30-a de oktobro kiel Tago de rememoro de viktimoj de politika reprezalio. Krome, Memorial klopodis pasigi la Leĝon por rehabilitcio de viktimoj de politika reprezalio. Ĝi pasis en 1991.

Memorial ankaŭ helpas al individuoj trovi informojn pri politike persekutitaj familianoj kaj parencoj. En 2005 Memorial havis datumazon de ĉ. 1300000 nomoj de tiaj personoj[2].

Memorial havas sidejon en Ĉeĉenio kiu observas aktivecon de rusiaj okupantaj trupoj. Ĝi estas ofte atakita fare de la ŝtatistoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj