Saltu al enhavo

Zlín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuta urbo
Zlín

emblemo

Vido al la orienta parto de la urbocentro
Vido al la orienta parto de la urbocentro
Vido al la orienta parto de la urbocentro
municipality with authorized municipal office (en) Traduki (1990–)
distrikta urbo
statuta urbo
regiona ĉefurbo
municipo kun urbaj privilegioj
municipo en Ĉeĥio
Czech municipality with expanded powers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉeĥio
Regiono regiono Zlín
Distrikto Zlín
Fondita 1322
Poŝtkodo 760 01
Retpaĝaro http://www.mestozlin.cz
Demografio
Loĝantaro 78 066 (2 007)
Loĝdenso 722 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 14′ N, 17° 40′ O (mapo)49.23305555555617.666944444444Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 49° 14′ N, 17° 40′ O (mapo) [+]
Alto 230 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 102,826067 km² (1 028 2.6 067 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Zlín (Ĉeĥio)
Zlín (Ĉeĥio)
DMS
Zlín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zlín [+]
vdr

Zlín (Zlino) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Moravio kaj estas administra, industria, komerca, kleriga kaj kultura centro de la regiono kaj de Regiono Zlín. En la administra reguligo de la urbo okazis ekde la jaro 1938 tre grandaj ŝanĝoj. En la jaro 1949 la urbo estis alinomita je Gottwaldov (Gotvaldovo) laŭ komunisma prezidento Klement Gottwald (Klemento Gotvaldo). Ekde la 1-a de januaro de 1990 la urbo akceptis la originan nomon Zlín. Krom la sidejo de la distrikto en la jaroj 19491960 ĝi estis administra centro de Regiono Zlino kaj ekde la 1-a de januaro de 2001 ĝi estas denove regiona urbo.

Historio

La unua mencio pri Zlín aperas en la jaro 1322, kiam tiamaj posedantoj de la zlína sinjorujo vendis la urbeton kun apartenaĵo al reĝino Eliška Rejčka. En la jaro 1358 aĉetis la sinjorujon Albert kaj Zdeněk el Šternberk, kiuj konstruis tie burgeton, kiu estas en la jaro 1366 nomata jam burgo. La burgo estis ĉefa defend- kaj apogpunkto de la urbeto. Fosaĵoj, kiuj estis okaze de danĝero plenigataj per akvo, ŝirmis ĝin ĉiuflanke. En la jaro 1397 Zlín estis avancigita de Zdeněk el Šternberk je urbo. En la jaro 1571 la burgo estis alikonstruita je renesanca kastelo kun arkadoj en kortego. Komence de la 17-a jarcento Zlino estis forbruligita de Bočkaj-anoj kaj ankaŭ la kastelo estis verŝajne difektita dum tio. Dum invadoj de hungaraj soldataroj la tuta sinjorujo estis prirabita, inkluzive la kastelon. Nur en la jaro 1777 grafo František Antonín Khewenhüller sur la loko de la dezertigita kastelo konstruigis novan kastelon, kiu ligiĝs al la origina renesanca aspekto de la konstruaĵo. Origina kastelĝardeno estis en la unua duono de la 19-a jarcento ŝanĝita je nature pejzaĝa kastelparko. En la jaro 1929 Zlino aĉetis la kastelon kaj nuntempe estas lokita en ĝi Regiona muzeo.

Ĝis la dua duono de la 19-a jarcento Zlino estis negranda agrikultura urbo kun sidejo de grandbieno. Ŝanĝo okazis komence de la 20-a jarcento. En la jaro 1894 Tomáš Baťa fondis en Zlino ŝuistan fabrikon, kiu tre rapide evoluis kaj tre baldaŭ ĝi elŝovis konkurencon ne nur el la loka regiono, sed ĝi akiris signifan postenon en tiama Aŭstrio-Hungario. Krom la origina fabrikado de piedvestoj la firmao entreprenis ankaŭ en vico da pluaj fakoj. Al konzerno Baťa apartenis brikfarejo, elektrejo, segiluzino, gisejo, muelejo, fabriko por gumvaro, produktado de pneŭmatikoj, paperfabriko kaj kartonejo, produktado de ludiloj, gasejo kaj pluaj aliaj.

Komune kun evoluo de industrio disvastiĝis ankaŭ Zlino. Funkciisman arkitekturon de Zlino karakterizas du ĉefaj signoj: portferbetona skeleto je laŭnorma modelo 6,15 x 6,15 m kaj plenigaĵoj el raspa brikmasonaĵo, eventuale el vitro. Per tiu ĉi maniero estas konstruitaj ne nur ĉiuj produktkonstruaĵoj kaj administraj konstruaĵoj de la uzinoj de Baťa, sed eĉ loĝdomoj, lernejoj, malsanulejo kaj pluaj publikaj konstruaĵoj. En la jaro 1935 firmao Baťa proklamis internacian konkurson por arkitektura solvo de loĝdomoj por okupitoj de la firmao. La venkproponoj estis realigitaj kiel provdometoj. Nuntempe ili estas gravaj pruvoj de konstruktivisma arkitekturo. La konstruado daŭris en la sama stilo ankoraŭ dum postmilitaj jaroj. En la jaroj 19451950 la urbo akiris pluan arkitekturan unikaĵon – Kolektivan domon.

Kulturo

En Zlino funkcias Urba teatro, teatro Malgranda scenejo kaj Regiona Biblioteko František Bartoš. La urbo estas konatas precipe pro filmaj laboratorioj produktantaj filmojn por infanoj kaj pro ĉiujara festivalo de porinfanaj filmoj. Koncerne muzikan vivon, agadas en ĝi agadas Filharmonio de Bohuslav Martinů, ĉe kiu laboras Kamera orkestro, Moraviaj instrumentalistoj, Arĉkvarteto, Tamburarharmonio, Komuna kantĥoro Dvořák kaj Infana kantĥoro; folkloraj ensembloj Kašava, Vonica a Bartošův soubor písní a tanců. Ĉiujare okazas festivaloj de klasika muziko Harmonia Moraviae kaj Talentinum, festivaloj de folklor- kaj blovensembloj FEDO a Zlínské besedování, teatrofestivalo Setkání-Stretnutie kaj festivalo pri vojaĝado, ekkonado kaj proksimiĝado Neznámá Země (Nekonata Lando).

Muzeoj kaj galerioj

  • Muzeo de sudorienta Moravio kun ekspozicio "Kun inĝ. Hanzelka kaj Zikmund tra kvin kontinentoj"
  • Regiona figurarta galerio
  • Muzeo de ŝuoj

Lerneja sistemo

Zlino estas ankaŭ grava centro de lerneja sistemo. En la urbo estas vico da mezlernejoj kaj ekde la jaro 1960 tie havas sian reprezentejon ankaŭ altlernejoj. Unue estis tie establita filio de SVŠT Bratislava, el kiu poste en la jaro 1969 estiĝis Teknologia fakultato de VUT Brno. En la jaro 1995 estiĝis krome Fakultato de gvidado kaj ekonomio.

Ĝemelurboj

Famaj personoj

En la urbo naskiĝis

En la urbo vivis

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

grekeOficiala urba retpaĝaro grekeZlinternational-Informejo por eksterlandanoj studantaj en la urbo