Lomboko
Lomboko aŭ Lombok estas insulo en la provinco Okcidenta Nusa Tenggara (Nusa Tenggara Barat aŭ NTB), Indonezio. Ĝi formas parton el la ĉeno de la Malgrandaj Sundaj Insuloj, kun la Lomboka Markolo separante ĝin el Bali okcidente kaj la Alasa Markolo inter ĝi kaj Sumbavo oriente. Ĝi estas preskaŭ cirkla, kun "vosto" (nome Sekotonga Duoninsulo) sudokcidente, ĉirkaŭ 70 km longa kaj totala areo de ĉirkaŭ 4,725 km². La provinca ĉefurbo kaj pli granda urbo estas en la insulo Mataramo. Ĝi estas iom simila laŭ grando kaj denseco al la najbara Bali kaj kunhavas iome kulturan heredaĵon, sed estas administre parto de NTB kun la malabunde populacia Sumbavo. Ĝi estas ĉirkaŭata de nombro de pli malgrandaj insuloj loke nomataj Gili.
La insulo estas hejmo de 3.16 milionoj de Indonezianoj [1][2][3] kiel konstatita en la jardeka censo de 2010, kaj en 4 regentecoj kun la provinca ĉefurbo Mataramo.
Notoj
- ↑ Jumlah Penduduk NTB 4,4 Juta Jiwa. Media Indonesia (3a Septembro 2010). Alirita 7a Februaro 2011.
- ↑ Population of Indonesia by Province. Badan Pusat Statistik Republik Indonesia (Statistics Indonesia) (2010). Alirita 7a Februaro 2011.
- ↑ http://www.citypopulation.de/Indonesia-MU.html