Saltu al enhavo

Kontinentbreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la kontinentbreto (angle : continental shelf) inter marbordo (angle : coast) kaj kontinentdeklivo (angle : continental slope).

La kontinentbreto [1] estas la pligrandigita areo de ĉiu kontinento kaj rilata marborda ebenaĵo. Multo de la breto estis eksponita dum glacialoj, sed estas nun submara sub relative malprofundaj maroj (konataj kiel kontinentsoklaj maroj) kaj golfoj, kaj estis simile enakvigita dum aliaj interglaciepokoj.

La kontinenta marĝeno, inter la kontinentbreto kaj la profundoceana ebenaĵo, konsistas el la kruta kontinentdeklivo sekvita de la pli plata kontinenta leviĝo. Sedimento de la kontinento super kaskadoj sube de la deklivo kaj akumulas kiel stako de sedimento ĉe la bazo de la deklivo, nomita la kontinenta leviĝo. Etendante ĝis 500 km de la deklivo, ĝi konsistas el dikaj sedimentoj deponitaj per malklarecofluoj de la breto kaj deklivo [2]. La gradiento de la kontinenta leviĝo estas meza inter tiuj de la deklivo kaj de la breto, je la ordo de 0,5-1° [3].

Dum la agadoj de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro de 1982 [4], la nomo kontinentbreto estis laŭleĝe difinita kiel la peco de la marfundo najbara al la marbordoj de specifa lando al kiu ĝi apartenas. Tiaj marbordoj ankaŭ estas konataj kiel maraj teritorioj.

Geografia disvastiĝo

La tutmonda kontinentbreto, cejane.

La larĝo de la kontinentbreto varias konsiderinde; ne estas nekutima ke areo havus praktike neniun breton entute, precipe kie la antaŭa rando de progresanta oceana krusto plonĝas sub la kontinenta terkrusto en enmara subdukcizono kiel ekzemple apud la marbordo de Ĉilio aŭ la okcidenta marbordo de Sumatro. La plej vasta breto, la Siberia Breto en la Arkta Oceano, etendiĝas al 1 500 kilometroj en larĝo. La Sudĉina Maro situas super alia ampleksa areo de kontinentbreto, la Sunda Breto, kiu ligas Borneon, Sumatron, kaj Javan al la Azia kontinento. Aliaj konataj akvokorpoj kiuj kovras kontinentbretojn estas Norda Maro kaj Persa Golfo. La meza larĝo de kontinentbretoj estas proksimume 80 km. La profundo de la breto ankaŭ varias, sed estas ĝenerale limigita al akvo pli malprofunda ol 150 m [5]. La deklivo de la breto estas kutime tre malalta, je la ordo de 0,5°; vertikala reliefo ankaŭ estas minimuma, kun altecodiferencoj de malpli ol 20 m [6].

Kvankam la kontinentbreto estas traktita kiel fiziografia provinco de la oceano, ĝi ne estas parto de la profunda oceanbaseno mem, sed la inunditaj marĝenoj de la kontinento [7]. Pasivaj kontinentaj marĝenoj kiel ekzemple la plej multaj el la atlantikaj marbordoj havas larĝajn kaj malprofundajn bretojn, faritaj de dikaj sedimentaj kojnoj derivitaj de longdaŭra erozio de najbara kontinento. Aktivaj kontinentaj marĝenoj havas mallarĝajn, relative krutajn bretojn, pro oftaj tertremoj kiuj movas sedimenton al la profunda maro [8].

Topografio

La breto kutime finas ĉe punkto de kreskanta deklivo [9] nomita la bretopaŭzo. La marfundo sub la paŭzo estas la kontinentdeklivo. Sub la deklivo estas la kontinenta leviĝo, kiu finfine kunfandas en la profundan marfundon, la profundoceanan ebenaĵon. La kontinentbreto kaj la deklivo estas parto de la kontinenta marĝeno.

La bretareo estas kutime subdividita en la internan kontinentbreton, mezan kontinentbreton, kaj eksteran kontinentdeklivon, ĉiun kun ilia specifa geomorfologio kaj marbiologio.

La karaktero de la breto ŝanĝiĝas drame ĉe la bretopaŭzo, kie la kontinentdeklivo komenciĝas. Kun kelkaj esceptoj, la bretopaŭzo estas situanta ĉe rimarkinde unuforma profundo de ĉirkaŭ 140 m ; tiu estas verŝajne kontrolmarko de pasintaj glaciepokoj, kiam la marnivelo estis sub la nivelo de tiu de nuntempe [10].

La kontinentdeklivo estas multe pli kruta ol la breto; la meza angulo estas 3°, sed ĝi povas esti tiel minimuma kiel 1° aŭ tiel maksimuma kiel 10° [11]. La deklivo ofte estas tratranĉita de submaraj kanjonoj. La fizikaj mekanismoj implikitaj en la formado de tiuj kanjonoj ne estis bone komprenitaj ĝis la 1960-aj jaroj [12].

Sedimentoj

Vivularo

Ekonomia signifo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • angle Gross, Grant M. Oceanography: A View of the Earth. Englewood Cliffs: Prentice-Hall, Inc., 1972. ISBN 0-13-629659-9
  • angle Pinet, Paul R. (1996) Invitation to Oceanography. St. Paul, MN: West Publishing Co., 1996. ISBN 0-7637-2136-0 (3rd ed.)

Eksteraj ligiloj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 600
  2. Pinet 39, Gross 45.
  3. Pinet 37.
  4. angle UN Convention on the Law of the Sea: Territorial Sea and Contiguous Zone
  5. Pinet, 37.
  6. Pinet 36-37.
  7. Pinet 35-36.
  8. Pinet 90-93.
  9. angle Bretopaŭzo
  10. Gross 43.
  11. Pinet 36, Gross 43.
  12. Pinet 98, Gross 44.