Fred R. Zimmerman
Aspekto
Fred R. Zimmerman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de novembro 1880 en Milvokio | ||||
Morto | 14-an de decembro 1954 (74-jaraĝa) en Milvokio | ||||
Tombo | Forest Home Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | Esperanto vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto esperantisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fred Robert ZIMMERMAN (naskita la 20-an de novembro 1880 en Milvokio; mortinta la 14-an de decembro 1954 en Milvokio) estis usona politikisto (Respublikana Partio). De 1927 ĝis 1929 li estis ŝtatestro (angle governor) de Viskonsino.
Laŭ raporto de Glenn P. Turner en Amerika Esperantisto (julio 1931, paĝo 134), Zimmerman lernis Esperanton ĉe pastro C. W. Buono en Madison kaj ĉe Karl Hjalmar Fröding de Amerika Esperanto-Instituto.