Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin
Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 17-an de marto 1874 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kelecsény |
Morto | la 19-an de julio 1945 en Sovetunio Moskvo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Ŝtataneco | Hungario Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | politikisto pastro instruisto |
Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Volosin Ágoston, ukrainie Авґустин Іванович Волошин, ĉeĥe Augustin Vološin estis hungaria-ĉeĥoslovakiana rusina grek-katolika pastro, politikisto, instruisto.
Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin[1] naskiĝis la 17-an de marto 1874 en Kelecsény (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Keleĉin en Ukrainio), li mortis la 19-an de julio 1945 (laŭ alia informo en 1946) en Moskvo (Sovetunio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin studis teologion en Ungvár, krome li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li pastriĝis en 1897 kaj li servis en Ungvár, inter 1900-1917 li instruis en instituto en la sama urbo. Depost disfalo de Aŭstrio-Hungario li komencis politikadi en Užhorod. En 1924 li estis nomumita papa ĉambelano. Inter 1925–1938 li estis parlamenta deputito en Prago, krome ekde 1930 li instruis teologion en Užhorod. En 1938 li estis ministro pri sanaferoj de aŭtonoma regiono loke, en la sekva jaro li estis ĉefministro kaj deklaris sendependecon. Li ankaŭ establis gvardion en:Carpathian Sich, eĉ ankaŭ deportejon. En la sekva tago jam ĉesis la lando, ĉar Hungarlando aneksis la teritorion. Voloŝin rifuĝis al Ĉeĥio, kie li instruis. En 1945 la Ruĝa Armeo tuj arestis lin kaj en Moskvo li mortis en nekonataj cirkonstancoj. En 2002 Ukrainio deklaris lin senpekula kaj heroo de Ukrainio.
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Gyakorlati kis orosz (ruthen) nyelvtan (1907)
- Magyar abc és olvasókönyv (1907)
- Kis biblia a görög-katolikus népiskolai alsó osztály számára (1909)
- Módszeres útmutatás az olvastanító és számoltató géphez (1910)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabuloj, statuoj kaj stratoj en Ukrainio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]-
Mezaĝe
-
Lernolibro
-
Memortabulo