Tonka fabo
Aspekto
La tonka fabo estas la mandelforma grajno de la dipteriko odorata (Dipteryx odorata [Aubl.] Willd.), kiu kreskas en norda Sud-Ameriko kaj en suda Karibiko.
La tonka-fabojhavas dolĉan, vanil-similan guston. Oni uzas ĝin kiel spicon en desertoj, kiuj baziĝas ofte je papavo aŭ kokoso. Oni uzas ĝin ankaŭ en keksoj kaj kukoj.
Ĝi estas tre dura, tiel oni devas atente froti, raspi ĝin. Por desertoj sur lakta bazo, oni kuiras la grajnojn ĉ. 10 minutojn.
Oni uzas ĝin ankaŭ en parfumoj.
La tonka fabo entenas kumarinon, kiu povas kaŭzi morton en granda dozo, pro tio oni limigas ties uzon.