Saltu al enhavo

Jezuitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:41, 5 jun. 2024 farita de 2001:7e8:c6a3:1901:99a0:7b1d:370f:88ea (diskuto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Jezuitoj
emblemo
Katolika religia ordeno regula kleriko
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1540 vd
Geografia situo 41° 54′ 5″ N, 12° 27′ 38″ O (mapo)41.90136111111112.460611111111Koordinatoj: 41° 54′ 5″ N, 12° 27′ 38″ O (mapo)
Sidejo preĝejo de la Jesuo
Jezuitoj (Romo)
Jezuitoj (Romo)
DEC
Map
Jezuitoj
Moto Ad maiorem Dei gloriam
Fondinto(j) Ignaco LojolaFrancisko KsaveroPierre Favre • Holy Companions vd
Filioj Jesuit Refugee Service (en) Traduki
Jesuit Volunteer Corps (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Castle of Xabier (en) Traduki
Boix House (en) Traduki
Casa da Torre (en) Traduki
Universitato Loyola (Andaluzio)
St. Ignatius College (en) Traduki
Catholic Standard (en) Traduki
Camp Ekon (en) Traduki
Radio Marañón (en) Traduki
Pontifical Biblical Institute (en) Traduki
Razón y Fe (en) Traduki
Colegio Mayor Loyola (en) Traduki
La Civiltà Cattolica (en) Traduki
Zeitschrift für katholische Theologie (en) Traduki
Colegio Mayor Universitario Loyola (Madrid) (en) Traduki
Orientierung (en) Traduki
Christus (en) Traduki
America (en) Traduki
Nouvelle Revue théologique (en) Traduki
Engenho de Sergipe do Conde (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Societo de Jesuo (latine Societas Jesu, SJ) estas katolika ordeno kaj societo de apostola vivo.

La societo estis fondita en Parizo la 15-an de aŭgusto 1534 de Ignaco Lojola kaj amikoj liaj, kaj aprobita en 1540 de papo Paŭlo la 3-a. La nomo jezuitoj unue estis moknomo uzata de kontraŭuloj, nur poste transprenita.

En la tempo post sia fondiĝo la ordeno havis grandan politikan influon, ĉar multaj konfesigistoj de regantoj estis jezuitoj. Por firmigi la eklezion kaj disvastigi la fidon la ordeno tre aktivis en Edukado kaj misiado. Konata jezuita misiisto estis Sankta Francisco Xavier.

En 1773 papo Klemento la 14-a nuligis la ordenon kaj kaŭzis persekutadon de la jezuitoj. En 1814 Pio la 7-a repermesis la ordenon. Intertempe multaj jezuitoj rifuĝis en Rusio kaj Prusio. En Svislando la ordeno estis malpermesita de 1848 ĝis 1973.

De la 20-a jarcento la jezuitoj estas inter la progresema parto de la katolikaro. La jezuito Pierre Teilhard de Chardin grave kontribuis al la teologia interpacigo de katolikismo kaj moderna scienco.

La ordeno nun havas ĉirkaŭ 20.000 membrojn en 112 landoj.

Membreco kaj strukturo

[redakti | redakti fonton]

Por aniĝi necesas finita studo de teologio kaj plia scienca fako. Strikta obeo al la ordena disciplino (latine perinde ac cadaver = kvazaŭ kadavro) estas fundamenta principo. Societanoj portas malantaŭ la nomo la siglon "SJ". Simbolo aŭ emblemo de la ordeno estas la tri grekaj literoj "ΙΗΣ", komenco de la greka nomo de Jesuo; ili ankaŭ estas latinigitaj kiel "IHS" kaj tiam interpretataj kiel akronimo de la esprimo Iesum Habemus Socium (= ni havas Jesuon kiel kunulon). La devizo de la ordeno estas Omnia Ad Maiorem Dei Gloriam (mallonge OAMDG; latine: Ĉio(n) por pliigi la gloron de Dio).

La hierarkio de la ordeno sekvas armeajn principojn; la ordenestro portas la titolon "generalo".

Generaloj de la ordeno

[redakti | redakti fonton]

La historia sinsekvo de la generaloj montras certan preferon al italoj kaj germanoj. La duopo, kiu inter 1981 kaj 1983 gvidis la ordenon, estis "delegitaro", kiu laŭ decido de papo Johano Paŭlo la 2-a anstataŭis la ankoraŭ vivantan antaŭulon Pedro Arrupe post ties apopleksio. Arrupe ĝis nun estis la sola generalo, kiu ne deĵoris ĝis sia morto; li mortis en 1991, kiam jam oficiale oficis la generalo Kolvenbach.

  1. 1541–1556 Ignaco Lojola
  2. 1558–1565 Diego Laínez
  3. 1565–1572 Francisko Borgia
  4. 1573–1580 Everard Mercurian
  5. 1581–1615 Claudio Acquaviva
  6. 1615–1645 Mutio Vitelleschi
  7. 1646–1649 Vincenzo Carafa
  8. 1649–1651 Francesco Piccolomini
  9. 1652 Luigi Gottifredi
  10. 1652–1664 Goswin Nickel
  11. 1664–1681 Gian Paolo Oliva
  12. 1682–1686 Charles de Noyelle
  13. 1687–1705 Thyrsus González
  14. 1706–1730 Michelangelo Tamburini
  15. 1730–1750 Franz Retz
  16. 1751–1755 Ignazio Visconti
  17. 1755–1757 Luigi Centurioni
  18. 1758–1775 Lorenzo Ricci
  19. 1782–1785 Stanislaw Czerniewicz
  20. 1785–1798 Gabriel Lenkiewicz
  21. 1799–1802 Franciscus Kareu
  22. 1802–1805 Gabriel Gruber
  23. 1805–1820 Tadeusz Brzozowski
  24. 1820–1829 Aloisius Fortis
  25. 1829–1853 Joannes Philippus Roothaan
  26. 1853–1887 Pierre Jean Beckx
  27. 1887-1892 Antonius Maria Anderledy
  28. 1892–1901 Louis Martin
  29. 1906–1914 Franz Xaver Wernz
  30. 1915–1942 Wladimir Ledóchowski
  31. 1946–1964 Jean Baptiste Janssens
  32. 1965–1981 Pedro Arrupe
  33. 1981–1983 Paolo Dezza kun helpo de Giuseppe Pittau
  34. 1983–2008 Peter Hans Kolvenbach
  35. 2008-2016 Adolfo Nicolás
  36. 2016 Arturo Sosa

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]