Francisko Sforza
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Francisko Sforza (apartigilo) |
Francesco SFORZA (naskiĝis en San Miniato, en la 23-a de julio 1401 - mortis en Milano, en la 8-a de marto 1466) estis kondotiero kaj fondinto de la dinastio Sforza, en Milano. Li estis filo de Muzio Sforza (1369-1424) kaj frato de Alessandro Sforza (1409-1473)[1], al kiu li ofte bataladis. Kiel valora soldulo, li famiĝis pro sia kapablo faldi metalbastonojn per siaj propraj manoj.
Pli malfrue li montris sin fakulo pri militaj taktikoj kaj bonega batalanto surkampe. Servante al la duko de Milano, li donis montrojn pri sia valoro kaj pli ol unufojon li forsavis la duklandon de Filippo Maria Visconti (1392-1447)[2], kiu, rekompence oferis al li la manon de Bianka, sia legitima filino. Post la morto de Filippo, kiu ne lasis virseksajn posteulojn, kaj post la disputo pri la trono, Francisko Sforza prenis al si la kontrolon de Milano en la 22-a de marto 1450. Post du jaroj li ricevis la imperian investituron kaj fariĝis duko de Milano, anstataŭante la antikvan dinastion Viskonti.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Muzio Sforza (1369-1424)[3]
- Filippo Maria Sforza (1449-1492)[4]
- Ludoviko Sforza (1452-1508)[5]
- Francesco Maria Sforza (1491-1512), Grafo de Pavio[6]
- Francisko la 2-a Sforza (1495-1535)[7]
- Francisko Sforza (kardinalo) (1562-1624)[8]
- Alessandro Sforza (1409-1473)[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Treccani
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ CERL Thesaurus
- ↑ Personensuche
- ↑ Geni.com
- ↑ Personensuche
- ↑ The Cardinals of the Holy Roman Church. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2014-07-17.