Saltu al enhavo

Klára Ambrus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 05:28, 20 aŭg. 2024 farita de InternetArchiveBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Klára Ambrus
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1924 (1924-12-08)
en Romo
Morto 26-an de februaro 2011 (2011-02-26) (86-jaraĝa)
en Bufalo
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Zuriko - medicino (–1949) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Klára Ambrus [ambruŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrus Klára, estis hungardevena usonana kuracisto, pediatro do infankuracisto, hematologo, profesoro, membro (ekstera (2001)) de Hungara Scienca Akademio. Ŝia denaska familia nomo estis Bayer, ŝia persona nomo en Usono estis Clara.

Klára Bayer [1] naskiĝis kiel filino de diplomato la 28-an de decembro 1924 en Romo. Ŝi mortis la 26-an de februaro 2011 en Usono en Bufalo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Klára Bayer-Ambrus aĝis 10, kiam ŝi translokiĝis al Budapeŝto. Ŝi studis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1942–1945), poste ŝi akiris medicinan diplomon en 1949 en Zuriko, fine ŝi lernis en Sorbono kaj Institut Pasteur (1950–1954). Pli frue dum la nazia erao ŝi kaŝigis 50 judojn kaj poste pro tio honoriĝis per la titolo justulo inter la popoloj. Ŝi akiris sciencan gradon (Ph.D) en 1954 en Filadelfio (Pensilvanio), poste ŝi esploris en instituto en la sama urbo. En 1955 ŝi ekinstruis en universitato de Bufalo, samtempe ŝi laboris ankaŭ en instituto pri kanceroj same en Bufalo (1955–1983). Ŝi kreis novan metodon pri forigoj de plumboj el la ostoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2004. Ŝi havis edzon, same hungaran akademianon kaj kuraciston, ŝi naskis 7 geinfanojn. Ŝi aĝis 86, kiam ŝi mortis pro fajrego en la loĝejo.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Bone Marrow Protection as a Potential Aid to Chemotherapy (1960) - kun aliaj
  • Studies on Prevention of Respiratory Distress Syndrome of Infants Due to Hyalin Membrane Disease with Plasminogen (1975)
  • Ethics and Methodology of Studies on Major Complications in Cancer Patients: Infectious Complications, Thromboembolism, Hypercalcemia and Osteoporosis (1989)
  • Anyagcsere és légzési betegségek újabb kezelési módjai (2001) - parolado por iĝi akademiano