Harry Jellinek
Harry Jellinek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1924 en Rimavská Sobota |
Morto | 6-an de januaro 2005 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1950) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto patologo universitata instruisto |
Harry Jellinek, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jellinek Harry, estis hungara patologo, altlerneja instruisto.
Harry Jellinek[1] naskiĝis la 25-an de novembro 1924 en Rimavská Sobota (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio), li mortis la 6-an de januaro 2005 en Budapeŝto.
Biografio
Harry Jellinek apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en protestanta gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1950, patologian licencon post 3 jaroj. Inter la diplomo kaj licenco li estis asistanto en patologia instituto, poste lektoro (1953–1962), docento (1962–1968), profesoro kaj katedrestro (1968-1994), ankaŭ institutestro (1984–2001). Intertempe li kandidatiĝis en 1959, li doktoriĝis en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis precipe pri la angioj. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis premiojn inter 1958-2004.
Elektitaj kontribuoj
- Die Sklerose der Gefässe des Myometrium und der Ovarien. (kunaŭtoro, 1951)
- Kórszövettani gyakorlatok. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1956; 9-a eldono: 1983)
- Kísérleti adatok a vénafal regeneratiojának pathomorphológiájáról. (disertaĵo, 1959)
- A különböző eredetű, nem arteriosclerotikus érelváltozások morphologiai hasonlóságáról. (disertaĵo, 1964)
- Egészségügyi ABC. (ĉefredaktoro, 1967; 5-a eldono: 1985)
- Az aorta nyirokereinek elektronmikroszkópos vizsgálata atherogen étrenden tartott patkányokban. (kunaŭtoro, 1969)
- Permability of the Post-Ischemic Rat Aorta. (kunaŭtoro, 1975)
- Atlante grafico della arteriosclerosi. (monografio itale, 1980)
- Further Studies on the Intravenously Administered Fat Arterioslerosis Model. (kunaŭtoro, 1987)
- A magnézium-orotát terápia hatásának morfológiai aspektusai koleszterindús diéta nyomán kialakult érfali elváltozásokban. (kunaŭtoro, 1997)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM176858 hungarlingva datenaro de muzeo