Andrea Haugen
Andrea Haugen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Andrea Meyer |
Naskiĝo | 6-an de julio 1969 en Hanovro |
Morto | 13-an de oktobro 2021 (52-jaraĝa) en Kongsberg |
Mortokialo | Pikvundo |
Lingvoj | norvega • germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Samoth (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | verkisto kantisto kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.andreanebel.com |
Andrea HAUGEN (antaŭ edziĝo Andrea Meyer; 1969 – 13a de Oktobro 2021),[1] ankaŭ konata sub siaj kaŝnomoj Andréa Nebel, Nebel kaj Nebelhexë, estis germana muzikistino, verkistino, aktorino kaj pozistino.
Muziko
Laŭ siaj vortoj, ŝi estis influita de Cocteau Twins, Kate Bush kaj la Benediktanaj Monaĥoj de Santo Domingo de Silos. Ekde 2003 ŝi publikigis sian muzikon sub la nomo Nebelhexë.
Verkoj
Andrea Haugen verkis filmajn scenarojn, kaj terurajn kaj satirajn. Ŝi komencis verki en 1995.[2] Ŝi estis pagano kaj publike kritikis tion, kion ŝi rigardis kiel patriarkaj religioj, kiuj subpremas internan naturon de homoj. Ŝi verkis libron pri ĝermana spiriteco kaj mitologio, "The Ancient Fires of Midgard" (Esperante "La antikvaj fajroj de Midgard").[3] Multe da ŝiaj sociaj kritikaj komentoj estis presitaj en alternativaj magazinoj kaj ankaŭ en norvegaj gazetoj kaj magazinoj. Ŝi verkis gotikan kaj superrealisman poezion.
Ŝi publikigis deklamadan K-diskon kune kun sian poezian antologion "The Dark Side of Dreaming" (Esperante "La malluma flanko de sonĝado").[2]
Privata vivo
Andrea Haugen havis filinon, Alva, kun ŝia eksedzo Tomas Haugen.[4] Ŝi loĝis en Unuiĝinta Reĝlando kaj Norvegio.[5]
La 13-an de oktobro 2021, Andrea Haugen estis murdita kune kun kvar aliaj personoj dum la atako de Kongsberg.[6]
Diskaro
Aghast
- Hexerei im Zwielicht der Finsternis, KD/PD 1995
Hagalaz' Runedance
- When the Trees Were Silenced, vinila unuopaĵo 1996
- The Winds That Sang of Midgard’s Fate, KD 1998
- Urd – That Which Was, MCD/Picture disc 1999
- On Wings of Rapture, KD unuopaĵo 2000
- Volven, KD/vinila disko/Picture disc 2000
- Frigga’s Web, KD/vinila disko 2002
Nebelhexë
- Laguz – Within the Lake, KD 2004
- Essensual, KD 2006
- Dead Waters, KD 2009
- Don't Kill The Animals, muzikalbumeto, 2009, kun usona muzikisto Jarboe
Andréa Nebel
- The Dark Side Of Dreaming, KD 2011
Aghast Manor
- Gaslights, KD 2012
- Penetrate, KD 2013
Kiel gastomuzikisto
- Cradle of Filth – The Principle of Evil Made Flesh 1994 (menciita kiel Andrea Meyer).
- Satyricon – Nemesis Divina 1996
Referencoj
- ↑ Disse ble drept på Kongsberg. Alirita 17a de Oktobro 2021.
- ↑ 2,0 2,1 Nebelhexë artist page on Myspace
- ↑ Nebelhexë Arkivigite je 2018-06-15 per la retarkivo Wayback Machine, castleofvampiria.com
- ↑ [myspace.com/nebelhexe_personal oral history, interview Nebelhexe]
- ↑ [myspace.com/nebelhexe_personal Life Mag interview Nebelhexe]
- ↑ EMPEROR Guitarist's Ex-Wife Among Five People Killed In Norway Bow-And-Arrow Attack (16a de Oktobro 2021). Alirita 17a de Oktobro 2021.
Literaturo
- Understanding the Northern Myths and Traditions (2000)
- Dark Side of Dreaming – poems and short stories
- Walking With The Night – a book of shadows
- Feed My Shadow Nature
- Simply Exceptional
- The Shadow Of Eloise
- The Neighbour
- The Body In The Skeleton House
- Behind Church Walls
- Das Erbe der Familie Rimbaud
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Tiu ĉi artikolo estas tradukita el la angla Vikipedio.