Artúr Lajos Halmi
Artúr Lajos Halmi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hatschek Arnold |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1866 en Peŝto |
Morto | 4-an de decembro 1939 (72-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Artúr Lajos Halmi [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmi Artúr Lajos estis hungara, poste usona pentristo.
Artúr Lajos Halmi [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1866 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de decembro 1939 en Novjorko.
Biografio
Artúr Lajos Halmi komence lernis violonadon en sia naskiĝurbo, ekde 1883 en Vieno. Li konatiĝis kun Hans Makart, kiu allogis lin al belarta akademio en Vieno. En 1886 li lernis jam en simila akademio de Munkeno. En la sekva jaro lia pentraĵo ricevis premion kaj li ricevis stipendion al Parizo, kie li lernis ankaŭ de Mihály Munkácsy. Li pentradis en Munkeno (1894–1910) kaj Berlino, inter 1906–1909 en Budapeŝto, fine en Novjorko. Li pentradis portretojn (ĉ. 300) kaj ĝenrojn. Li ricevis aŭstran, belgan, hungaran, francan premiojn.
Elektitaj pentraĵoj
- memportreto (1891, vidu la dekstran bildon!)
- Sekreta geedziĝo
- portreto pri William Howard Taft
- vidu la malsuprajn bildojn!
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
-
Post ekzameno (1890, premiita)
-
Knabino antaŭ spegulo, ĉ. 1890
-
Portreto de virino
-
En tago de arĝenta geedziĝo (1893)
-
Virino (1914)
-
Portreto pri Geraldine Farrar
-
Virino kun flavaj floroj
-
Brodanta virino (1892)
-
Portreto pri Dorothy Duveen
-
Eleganta junulino en blanka vesto (1913)
-
Imperiestro Franz Joseph legas paroladon en la ceremonia salono en 1897
-
En ateliero
-
La reĝo en ateliero (1898)