James Edward Keeler
James Edward Keeler | |
---|---|
James Edward Keeler | |
Persona informo | |
Nomo | James Edward Keeler |
Dato de naskiĝo | 10-a de septembro 1857 |
Naskiĝloko | La Salle (Ilinojso) |
Dato de morto | 12-a de aŭgusto 1900 |
Mortoloko | San Francisco |
Aĝo je morto | 42 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Familio | |
Patro | William Frederick Keeler [+] |
Patrino | Ann Eliza Keeler [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Henry Draper Medal, Rumford Prize [+] |
Portalo pri Homoj | |
James Edward Keeler (naskiĝis la 10-an de septembro 1857 en La Salle (Ilinojso), mortis la 12-an de aŭgusto 1900 en San Francisco) estis usona astronomo
Li laboris en la observatorio Lick ekde 1888, sed ricevis en 1891 postenon de direktoro de la observatorio Allegheny. Li reiris en la observatorion Lick en 1898 sed mortis nelonge post.
Kun George Hale li fondis kaj eldonis la Astrophysical Journal, nune plej grava revuo pri astronomio.
En 1888, li organizis kun Samuel P. Langley kaj aliaj esploristoj, ekspedicion al la kulmino de Monto Whitney, celante studi la absorbon de la sunradiado far de la tera atmosfero. Post la ekspedicio, montpinto apud Monto Whitney ricevis en lia honoro la nomon "Keeler Needle".
Malkovroj
Li estis la unua, kiu observis la 7-an de januaro 1888 malplenon en la ringoj A de Saturno, kiun li nomis malpleno de Enke, honore al la germana astronomo Johann Franz Encke.
Li studis per spektroskopio la ringojn de Saturno kaj elmontris, en 1895, ke ili ne povas esti solidaj objektoj, ĉar ili turnas kun rapidecoj variantaj laŭ ilia radiuso. Ili nepre konsistiĝas el sendependaj partikloj.
Li montris, ke multe da galaksioj havas spiralan formon.
Li malkovris du asteroidojn:
- 452 Hamiltonia en 1899[1].
- (20958) A900 MA en 1900 (kvankam ĉi tiu perdiĝis kaj estis retrovita 100 jarojn poste).
Honoroj
Li ricevis la Medalon Henry Draper en 1899.
Post lia morto, liaj cindroj estis sepultitaj en kripton sub la teleskopo de 30 coloj, tiel nomata Keeler Memorial Reflector, de la observatorio Allegheny.
Oni donis lian nomon al:
- La montopinto "Keeler Needle";
- La malpleno de Keeler malkovrita en la saturna ringo A far de Voyager 1;
- Kratero Keeler sur la kaŝita flanko de Luno;
- Kratero Keeler sur Marso (planedo);
- La asteroido 2261 Keeler[2].