El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Sami KHEDIRA (arabe سامي خضيرة , naskiĝis la 4-an de aprilo 1987 (nun 1987-04-04 ) en Stuttgart , do nun 37-aĝa) estas arabdevena germana futbalisto . Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 . Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko , en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014 , en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018 .
la futbalisto en 2007