Universitato de Sieno
Aspekto
La Universitato de Sieno estas fama universitato de Italio. Fondata en la 26-a de decembro 1240 en la urbo de Sieno, ĝi estas inter la plej antikvaj universitatoj de Europo. Ĝi estas frekventata de ĉirkaŭ 20 000 studentoj en 2006, preskaŭ la duono de la totala loĝantaro de Sieno nome ĉirkaŭ 54,000. Nune, la Universitato de Sieno estas ĉefe konata pro siaj Altlernejoj pri Juro kaj pri Medicino. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Famaj studentoj kaj docentoj
- Pietro Iuliani (1215-1277) professoro pri medicino li fariĝis Papo kun la nomo Johano la 21-a
- Cino da Pistoia (um 1270-1336/37) juristo kaj poeto
- Antonio Giordano (1459-1530) juristo kaj rektoro
- Giovanni Maria Ciocchi del Monte (1487-1555) juristo, li fariĝis Papo kun la nomo Julio la 3-a
- Lodovico Castelvetro (1505-1571) filologo kaj beletra kritikisto
- Lattanzio Ragnoni (1509-1559) juristo kaj politikisto
- Francesco Accarigi (1557–1622) Professoro pri civila rajto
- Philipp von Rodenstein (1564–1604) episkopo de Worms
- Georg Anton von Rodenstein (1579–1652) episkopo de Worms
- Girolamo Gigli (1660-1722) literaturisto kaj komediverkisto
- Sallustio Bandini (1677-1760) religiulo, politikisto kaj ekonomikisto
- Giovanni Bianchi (1693-1775) kuracisto kaj docento pri homa anatomio
- Giorgio Santi (1746-1822) naturalisto, kemiisto, botanikisto, geologo kaj zoologo
- Alessandro Ricci (ca. 1795-1834) kuracisto kaj esploristo
- Giovanni Domenico Francesco Mensini (1801-1858) katolika episkopo, docento pri historio
- Atto Tigri (1813-1875) kuracisto, docento pri homa kaj kompara anatomio
- Giovan Battista Giorgini (1818-1908) juristo kaj politikisto, docento pri institucioj de la krima rajto
- Beniamino Sadun (1818-1911) kuracisto, docento pri higieno
- Lorenzo Coleschi (1823-1897) historiisto kaj bibliotekisto
- Giuseppe Bandi (1834-1894) patrioto, verkisto kaj ĵurnalisto
- Giuseppe Oronzo Giannuzzi (1838-1876) fiziologo, docento pri eksperimenta fisiologio
- Luigi Luciani (1840-1919) kuracisto kaj fiziologo, docento pri fiziologio
- Camillo Golgi (1843-1926) esploristo kaj kuracisto, Nobelpremiito pri medicino
- Salvatore Cognetti de Martiis (1844-1901) economikisto, docento pri ekonomio
- Guglielmo Romiti (1850-1936) kuracisto kaj anatomiisto, docento pri anatomio
- Achille Loria (1857-1943) economikisto, docento pri ekonomio
- Ezio Marchi (1869-1908) veterinaro, docento
- Giovanni Di Guglielmo (1886-1962) kuracisto, docento pri kuracista kliniko
- Piero Calamandrei (1889-1956) ĵurnalisto, juristo kaj politikisto, docento pri civila proceza rajto
- Giovanni Comisso (1895-1969) ĵurnalisto, diplomita pri jurisprudenco
- Umberto D'Ancona (1896-1964) biologo kaj naturalisto
- Carlo Rosselli (1899-1937) politikisto, ĵurnalisto kaj historiisto
- István Harkányi, hungara anestezisto