Saltu al enhavo

Ĉina kosmoesplorado

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1957, kiam la unua artefarita satelito de Sovetunio flugis en la kosmo, Mao Zedong, la unua prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, diris: "Ankaŭ ni devas havi propran artefaritan sateliton." Li spertis militojn kaj konsciis la gravecon de scienco kaj tekniko por nacia defendo. Unu el liaj famaj tezoj estas: "Kiu estas postiĝinta en scienco kaj tekniko, tiu estos atakata." Ĝuste tiam la spaca tekniko de Ĉinio komencis disvolviĝi.

La 24-an de aprilo 1970, per la transporta raketo Changzheng-1 Ĉinio lanĉis sian unuan artefaritan sateliton Dongfanghong-1. La 26-an de marto 1998, per Changzheng-C2 ĝi lanĉis du "iridiajn satelitojn" al la malalta tergloba orbito. Dum pluaj 28 jaroj, 50 fojojn estis flugigitaj la raketoj Changzheng produktitaj de Ĉinio mem. Nun Ĉinio havas 9 specojn de tiaj raketoj, kies transporta povo al la sinkrona orbito atingas 5 tunojn kaj al la malalta tergloba orbito 9,2 tunojn. Ĉinio posedas la teknikojn de hidrogen-oksigena motoro, duafoja startigo de motoro en vakuo, lanĉo al celpunkto, observo kaj regado, kunligado de raketoj, transporto de pluraj satelitoj per unu raketo ktp.

Ĉinio mem faras ĉion en la kosma aktivado. Je la komenco Ĉinio estis helpata, kaj poste oni ne plu donis novan teknikon al ĝi. En la pasintaj 40 jaroj la ĉina kosma aktivado spertis malsukcesojn kaj malfacilojn, tamen progresis.

Tri satelit-lanĉaj centroj

[redakti | redakti fonton]

En 1958 la unua satelit-lanĉejo de Ĉinio konstruiĝis en Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta dezerto. Poste fondiĝis satelitlanĉaj centroj en Taiyuan kaj Xichang. Nun tiuj tri centroj povas lanĉi diversajn kosmonavigilojn. En Jiuquan oni lanĉas ĉefe satelitojn eksperimentajn kaj aplikajn per la raketoj Changzheng al la orbitoj meza, malalta kaj oblikva. La centro en Taiyuan lanĉas satelitojn al ia nalalta kaj ekstrema orbitoj, ekz. la unuan ĉinan meteo-sateliton Fengyun-1 en la suna sinkrona orbito. Tiu en Xichang lanĉas ĉefe satelitojn por aliaj landoj, kaj la internacia spaca rondo nomas ĝin "Orienta Houston". Nun Ĉinio havas observan kaj regan reton por lanĉi, flugigi kaj revenigi satelitojn en orbitoj proksimaj al la tero kaj en sinkronaj orbitoj suna kaj tergloba.

En la internacia merkato

[redakti | redakti fonton]

En internacia konferenco pri komerco de kosma aktivado en la 80-aj jaroj, oni diris: "Ĉinoj venas nur kun oreloj", "Se vi (ĉinoj) deziras komercan intertraktadon, preparu dokumenton 1-colo-dikan. La ĉina delegacio preparis 1-colo-dikan dokumenton post peniga laborado. Kaj ili subskribis sian unuan kontrakton.

La 7-an de aprilo 1990 la raketo Changzheng-3 lanĉis sateliton Azio-i de Hughes-kompanio de Usono - sukcesis la unua komerca satelita lanĉo de Ĉinio. Tiu lanĉo rompis la rekordon de precizeco de orbito-eniro de 32 similaj satelitoj produktitaj de la kompanio. Kiam Ĉinio debutis en la internacia kosma merkato, ĝia plej potenca raketo Changzheng-3 kapablis transporti nur mezgrandan sateliton. La ĉinaj fakuloj elpensis projekton: ChangzhengC2 estu meĉo kaj 4 helpaj raketoj estu ligitaj al ĝi, tiel ĝia transporta povo povas atingi 9,2 tunojn. Post detala argumentado oni subskribis grandan kontrakton: lanĉi sateliton Optus per la kunligitaj raketoj.

En lanĉado de satelito eĉ eta mispaŝo povas kaŭzi malsukceson. Tiufoje ĉinoj jam preparis florojn por festi la sukceson, tamen la raketo kaj satelito eksplodis. Koncernaj teknikistoj detale esploris pli ol dekmilon da eroj de la raketo kaj starigis rigoran kontrolan programon. La malsukceso donis valoran materialon al la ĉinaj teknikistoj kaj inspiris ilin pli diligente labori por venonta sukceso.

Nun Ĉinio kapablas lanĉi diversajn satelitojn al diversaj orbitoj. Inter 1990 kaj 1997 Ĉinio lanĉis 7-9% da satelitoj de la internacia merkato. El la ĉinaj transportaj raketoj Changzheng-B3 kaj Changzheng-C2-SD estis produktitaj laű la merkata bezono.

laŭ EPĈ

La 12-an de oktobro de 2005 okazis la dua kunhoma kosmoflugo de Ĉinio(Shenzhou 6). La unua okazis kun unu homo en 2003.

Tiangong 1, 2 kaj la Ĉina kosmostacio

[redakti | redakti fonton]

Ekde 2021 la Ĉina kosmostacio CSS, ankaŭ nomata Tiangong estas permanenta kosmostacio de Ĉinio. Antaŭe la pli malgrandaj projektoj Tiangong 1 (2011) kaj Tiangong 2 (2016) estis eksperimentaj stacioj.

Esplorado de la sunsistemo

[redakti | redakti fonton]

Lunaj misioj

[redakti | redakti fonton]

Marsaj misioj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]