László Nádasdy
László Nádasdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1662 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pozono |
Morto | la 25-an de novembro 1729 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pozono |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Francisko Nádasdy |
Patrino | Anna Julianna Nádasdy |
Frat(in)o | Tamás Nádasdy (en) |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1711–) katolika sacerdoto |
László Nádasdy [lAslO nAdaŝdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nádasdy László estis hungara grafo, pastro, monaĥo, vikario, episkopo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nádasdi kaj fogarasföldi, lia patro estis Francisko Nádasdy (politikisto), lia patrino estis Anna Julianna Nádasdy.
László Nádasdy[1] naskiĝis en 1662 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 25-an de novembro 1729 (laŭ alia informo la 14-an de februaro 1730) en Pozono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Nádasdy lernis en jezuita gimnazio de Graz, en 1677 li aliĝis al la paŭlanoj. Li studis teologion kaj filozofion, poste en 1688 li estis vikario en Pápa, en la sekva jaro prioro en Nagyszombat, inter 1690-1701 vikario en Sátoraljaújhely. En 1710 li estis nomita episkopo en Szeged, kie li reestablis la diocezon. En tiu periodo li havis konfliktojn. Li estis entombigita en sk:Kostol a kláštor svätej Alžbety (Bratislava).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM113702 hungarlingva datenaro de muzeo