Muľa
Muľa | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 991 22 (pošta Bušince) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 359 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 12′ N, 19° 32′ O (mapo)48.19277819.526389Koordinatoj: 48° 12′ N, 19° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 219 m [+] | ||
Areo | 12,28 km² (1 228 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Muľa [+] | |||
Muľa, hungare Rárósmúlyad estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭtokodo: VK
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ kiu samtempe estas la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 15 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence formiĝis du setlejoj. La unuaj mencioj pri Rárós (rArOŝ) devenis el 1321 en formo "Raros", pri Múlyad (mUjad) el 1484 en formo "Mwlyad". Inter 1544-1593 la turkoj havis ambaŭ vilaĝojn. En 1773 menciiĝas la unuigita vilaĝo. En la 19-a jarcento ligna ponto konstruiĝis. En 1910 loĝis tie 436 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Szécsény, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La hungaroj konstruis alian novan ponton, sed ambaŭ pontoj detruiĝis en 1944, kiujn neniam oni rekonstruis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 273 da homoj, (161 slovakoj, 81 hungaroj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la rivereto estas senĝene trairebla (se estus ponto). En 2009 ambaŭ landoj konsentis konstrui novan ponton.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1910, kiu estis la unua hungara ferobetona preĝejo