René Girard
René Noël Théophile GIRARD ([ʒiʁaʁ]; 25a de Decembro 1923 – 4a de Novembro 2015) estis franca multfakulo, historiisto, literatura kritikisto, kaj filozofo de socia scienco kies verkaro apartenas al la tradicio de antropologia filozofio. Girard estis la aŭtoro de preskaŭ tri dek libroj, kaj liaj verkoj kovras multajn akademiajn kampojn. Kvankam la ricevo de lia verkaro estas diferenca en ĉiu el tiuj areoj, estas kreskanta korpo de duaranga literaturo en lia verkaro kaj lia influo sur fakoj kiel la literatura kritiko, la kritika teorio, antropologio, teologio, psikologio, mitologio, sociologio, ekonomiko, kulturaj sciencoj, kaj filozofio.
La ĉefa kontribuo de Girard al la filozofio, kaj siavice al aliaj fakoj, estis en la kampo de epistemologiaj kaj etikaj sistemoj de deziro. Girard kredis, ke la homa disvolvigo okazas dekomence tra procezo de observema imitado, en kiu la infano disvolvigas deziron tra procezo de lernado por kopii la konduton de plenkreskuloj, fundamente ligante la akiron de identeco, la sciaron kaj la materian sanon al la disvolvigo de deziro al io kion aliaj posedas.
Ĉiu konflikto, konkurenco kaj rivaleco tiel originiĝas en imita deziro (imita rivaleco), kiu finfine atingis detruajn stadiojn de konflikto kaj inter individuoj kaj sociaj grupoj kiuj postulas ilin por kulpigi iun aŭ ion por malaktivigi konflikton tra la propekakapra mekanismo.[1] Malkapablaj starigi respondecon aŭ engaĝiĝi en mem-montro por agnoski sian propran parton en la konflikto, homoj individue malakceptas konflikton.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Eseoj
[redakti | redakti fonton]- Mensonge romantique et Vérité romanesque, 1961. (ISBN 2-01-278977-3).
- Dostoïevski: du double à l’unité, 1963.
- La Violence et le Sacré, 1972. (ISBN 2-01-278897-1).
- Critique dans un souterrain, 1976. (ISBN 2-253-03298-0).
- Des choses cachées depuis la fondation du monde, 1978. (ISBN 2-253-03244-1)
- Le Bouc émissaire, 1982. (ISBN 2-253-03738-9).
- La Route antique des hommes pervers, 1985. (ISBN 2-253-04591-8).
- Shakespeare: les feux de l'envie, 1990.
- Je vois Satan tomber comme l'éclair, 1999.
- Celui par qui le scandale arrive, 2001. (ISBN 2-220-05011-4)
- La Voix méconnue du réel, 2002. (ISBN 2-253-13069-9).
- Le Sacrifice, 2003. (ISBN 2-7177-2263-7).
- Dieu, une invention?, kun André Gounelle kaj Alain Houziaux, 2007. (ISBN 2-7082-3922-8).
- De la violence à la divinité, 2007. (ISBN 2-246-72111-3).
- La Conversion de l'art, 2008 (ISBN 978-2-35536-016-9).
- Anorexie et désir mimétique, 2008. (ISBN 2-85197-863-2).
- Christianisme et modernité, kun Gianni Vattimo, 2009 (ISBN 978-2-0812-2281-6).
- Géométries du désir, 2011 (ISBN 978-2-85197-922-3).
Akademiaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- To Double Business Bound: Essays on Literature, Mimesis, and Anthropology, 1978. Johns Hopkins University Press. (ISBN 0-8018-3655-7).
- Violent Origins: Walter Burkert, René Girard, and Jonathan Z. Smith on Ritual Killing and Cultural Formation, 1987. Stanford University Press. (ISBN 0-8047-1518-1).
- To Double Business Bound: Essays on Literature, Mimesis, and Anthropology, 1978. Johns Hopkins University Press. (ISBN 0-8018-3655-7).
- Oedipus unbound: selected writings on rivalry and desire, 2004. Stanford University Press. (ISBN 0-8047-4780-6).
- Mimesis and theory: essays on literature and criticism, 1953-2005, eldonita de Robert Doran, 2008. Stanford University Press. (ISBN 0-8047-5580-9).
Diversaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Quand ces choses commenceront…, 1994. [intervjuoj kun Michel Treguer].
- Les origines de la culture, 2004 (ISBN 2-220-05355-5) [intervjuoj kun Pierpaolo Antonello kaj João César de Castro Rocha, kun respondo al Régis Debray pri liaj kritikoj en Le feu sacré (2003)].
- Vérité ou foi faible: dialogue sur christianisme et relativisme, 2006.
- Achever Clausewitz: entretiens avec Benoît Chantre, 2007. (ISBN 2-35536-002-2).
- Conversations with René Girard: Prophet of Envy, 2020 (ISBN 978-1350075160), eld. Cynthia L. Haven, Bloomsbury Academic (232 p.)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insights with Rene Girard - YouTube. Alirita 2021-01-11.