Níjar
Níjar | |||
---|---|---|---|
Níjar (Almería, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Níjar | ||
Poŝtkodo | 04100 (núcleo urbano; pedanías, otros) | ||
Retpaĝaro | nijar.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Níjar | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25,287 [1] | ||
Loĝdenso | 42,1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 36°58′N 2°12′U / 36.967°N, 2.2°U (mapo) Koordinatoj: 36°58′N 2°12′U / 36.967°N, 2.2°U (mapo) | ||
Alto | 356 m | ||
Areo | 600 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Níjar [+] | |||
Níjar [NIĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 600 km2 kie loĝis 25 287 geloĝantoj, do loĝdenso estas 42,1 loĝ./km2. Níjar situas je 30 km de la provinca ĉefurbo Almerio je altitudo de 356 metroj.
En 2018 la municipo havis 30 122 loĝantojn, kio faris ĝin la kvara municipo plej loĝata de la provinco post nur Almerio, Roquetas de Mar kaj El Ejido. La municipo Níjar estas konata ankaŭ kiel Komarko de Níjar, ĉar estas unu de la plej etendaj en Hispanio. Estas oriente de la provinco, sur la montaro Sierra Alhamilla kaj al la sudorienta mediteranea marbordo, en la zono nomita Campo de Níjar. La plej loĝata kernoj (el 26) estas Campohermoso (8871), San Isidro (6765), Níjar (2884) kaj San José (918) somere.
En la komarko de Níjar estas la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar, ene de kies teritorio estas la jenaj lokoj: San José, Pozo de los Frailes, Los Escullos, Rodalquilar, Las Hortichuelas, Las Negras, Agua Amarga, La Isleta del Moro, Fernán Pérez kaj Boca de los Frailes. La Parko konstituas unu de la lokoj kun plej granda geologia riĉo de Hispanio, agnoskita per la nomigo Geoparko fare de la Unesko en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nordokcidente: Turrillas | Norde: Lucainena de las Torres | Nordoriente: Carboneras |
Okcidente: Almería | Oriente: Mediteranea Maro | |
Sudokcidente: Almerio | Sude: Mediteranea Maro | Sudoriente: Mediteranea Maro |
La klimato de Níjar karakteriziĝas kiel mediteranea subdezerta: varma, kun foresto de grundo-frosto kaj malabundo de pluvo.
Estas loko de varma mediteranea vegetaĵaro kun nombraj plantoj, kiel kameropso (Chamaerops humilis), nura palmarbo indiĝena de Eŭropo, lentisko (Pistacia terebinthus), kaj zizifo (Ziziphus lotus), kiuj estas miraklo de adaptado al malfacila medio. Níjar estas areo majoritate de makiso. Lokaj reptilioj, amfibioj kaj birdoj vivantaj en la kaba zono, kun malgranda aro de mamuloj, kompletigas la panoramon de surteraj animaloj de la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu tiom ampleksa areo oni trovis restaĵojn de la Mezolitiko, de la fina Neolitiko, de la Kuprepoko, kun kolektivaj setlejoj eble ene de la kulturo Los Millares, kaj de la Bronzepoko. ligitaj al El Argar. En la submunicipo El Barranquete oni trovis nekropolon.
Pro uzado de la havenoj de la zono de la Kabo Gata, la fenicoj, jam inter la 8a kaj 6a jarcento a.K., estis en la areo de la aktuala municipo. En la periodo de Kartago eble oni konstruis templon honore al diino: en la Ora Maritima de Avieno ŝajne oni referencas templon honoran al Afrodito, kiu estus sur la Monteto Testa, en la geografia loko de la kabo de Gata.
En la periodo de la Antikva Romio estis trovitaj abundaj restaĵoj kiel de hidraulikaj konstruaĵoj, ŝoseoj kaj tomboj. En la unuaj etapoj de la romia dominado, la ĉefaj interesoj en Níjar estis oro de Rodalquilar, salejoj kaj fiŝkaptado. Kiam la Bizanca Imperio regis el la proksima urbo Carthago Spartaria (Kartaĥeno), la zono suferis invadojn, kelkaj el Nordafriko.
Ekde 1950 kaj tra la Instituto Nacional de Colonización ekstaris setlejoj antaŭ neekzistantaj kiel Campohermoso kaj San Isidro, pere de la agrara disvolvigo kiun vivis la provinco Almerio en tiu epoko kaj pere de la unuaj konstruadoj de forcejoj en Kampo de Níjar kaj la loĝantaro ege kreskiĝis. Antaŭe Kampo de Níjar estis preskaŭ senhoma.
En 1960, la verkisto Juan Goytisolo publikigis la verkon Campos de Níjar. [2] Tiu publikigo okazigis polemikon ĉar kune kun la arta priskribo de la subkomarko oni informis pri la malriĉo de la zono.
En la demokratia epoko la urbestro estis preskaŭ ĉiam socialisto.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 25287 geloĝantoj de la municipo Níjar estas 11007 inoj kaj 14280 viroj. En la 600-kvadratkilometra teritorio estas 36 setlejoj, kie loĝas 19432 geloĝantoj, kaj aliaj 5855 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 372, 175 inoj kaj 197 viroj, kaj mortis 151, 59 inoj kaj 92 viroj. Tiel la natura kresko estis 221 (0.9%). La laborkapabla loĝantaro estis 9474 homoj (37.5%).
Dum la 20a jarcento estis normale ĉirkaŭ 11 000 loĝantoj. Nur en la 21a jarcento oni plialtiĝis ĝis 30 000 loĝantoj. Estas multaj enmigrantoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj enspezorimedoj estas la agrikulturo, ĉefe pro la uzado de forcejoj, kaj estas tiukadre la plej produktiva de la provinco post la zono de El Ejido.
La alia enspezofonto de la municipo estas turismo, ĉefe en la kerno de San José (kiu havas sportan havenon). Gravas tiurilate ankaŭ Las Negras, Los Escullos, La Fabriquilla, La Isleta del Moro, Agua Amarga kaj Rodalquilar. Gravas ankaŭ la industrio de plasto, brutobredado, fiŝkaptado (restinteca kompare kun la jaroj antaŭaj al turismo) kaj minado. Tiu lasta posedas kuŝejojn da plumbo, arĝento kaj antimono, ĉefe en la zono de la Valo de Rodalquilar, kie iam estis famaj ekspluatejoj de oro. Tamen, post la fermo de la minejoj de Rodalquilar, la minado preskaŭ nuliĝis.
Artaj kaj monumentaj heredaĵoj
[redakti | redakti fonton]Unu de la altiraĵoj estas la urbokerno de Níjar mem, fondita de la islamanoj komence de la 13a jarcento. Ĉefa partikulareco estas ĝia historia kerno, elstare la kvartalo Atalaya (Gvatoturo) kaj la Placo de la Merkato (Bazarplaco), kie iam okazis la komerco. En la centro de la historia kerno estas en la Placo Glorieta, kie estas la urbodomo kaj la Preĝejo Encarnación.
En la Preĝejo Encarnación (Senmakulino), iama moskeo, en kies konstruaĵo videblas lignaĵoj kaj kasonaĵoj de mudeĥara stilo, estas figuro de la Senmakulino atribuita al Alonso Cano. Je 5 km de distanco estas la Preĝejo de Huebro, en la samnoma vilaĝo, de 1690 kaj kun kelkaj karakteroj de mudeĥara arto.
Menciindas en Níjar la Akvorezervejo de Isabel la 2-a inaŭgurita en 1850 de la reĝino mem, konsiderata tiam unu de la ĉefaj hidraŭlikaj vorkoj de la 19a jarcento em Hispanio, kvankam aktuale ĝi ne utilas ĉar ĝi pleniĝis je tero.
Rimarkindas ankaŭ la Kastelo de Peñón de Inox, la Kastelo de Huebro, la Setlejo de La Matanza, la Nekropolo de El Barranquete, la marbordaj kasteloj de San Felipe en Los Escullos, San Ramón en Rodalquilar kaj Cala de San Pedro. Menciindas ankaŭ la turoj de Vela Blanca, San Pedro, Los Lobos kaj Calahiguera.
Vilaĝoj kaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo Villa de Níjar enhavis nur 2.238 loĝantoj en 2007. Aliaj vilaĝoj en la municipo estas:
- Campohermoso, 6.421 loĝ.
- San Isidro, 4.658 loĝ.
- Rodalquilar, kie naskiĝis la verkistino Carmen de Burgos
Kino
[redakti | redakti fonton]La komarko de Níjar estas granda referenco en la Provinco Almerio por kinfilmado, la majoritato de ili en la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar en lokoj kiel Strando Monsul, Strando Genoveses, Albaricoques, Rodalquilar... por scenoj de filmoj tre konataj internacie kiel por elzemplo Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito, Il buono, il brutto, il cattivo., Per qualche dollaro in più, Les Dalton, The Limits of Control, Exodus: Gods and Kings... kaj aliaj scenoj de hispanaj filmoj kiel: El Niño, Hable con ella, Vivir es fácil con los ojos cerrados... krom reklamaĵoj, muzikaj filmetoj, kurtaj filmoj kaj televidserioj. Sur la Strando Monsul oni filmis parton de The Adventures of Baron Munchausen de Terry Gilliam (1988).
En somero 2015 oni filmis kelkajn scenojn de la serio de Antena 3 Mar de plástico (Plastomaro) en la kvartaloj San Isidro kaj Campohermoso.[3]
Bodas de sangre kaj Puñal de claveles
[redakti | redakti fonton]Uno de la plej menciendaj lokoj estas la "Cortijo del Fraile" (Kampardomo de la Monaĥo) situa sudoriente de Níjar, kiu estas la natura scenejo kie okazis la 22an de julio 1928 la epizodo kiu poste estos literaturigita en Bodas de Sangre (Sanga nupto) de Federico García Lorca kaj Puñal de claveles, de Carmen de Burgos. En 2010 ĝi deklariĝis kiel Havaĵo de Kultura Intereso kun la tipo de Historia Loko.[4][5] En tiu sama scenejo oni filmis la finon de la kvara sezono de la hispana televidserio Los hombres de Paco, imitante la faman rezulton de la okazaĵo de la "Cortijo del Fraile" (Kampardomo de la Monaĥo).
Medio
[redakti | redakti fonton]Ene de la Natura Parko, en Rodalquilar, estas la Botanika Ĝardeno Albardinar, dediĉita al la esplorado kaj konservado de endemioj kaj minacataj plantoj de la almeraj flaŭro. Tie estas ankaŭ informejo de la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar. Temas pri la la plej arida regiono de la kontinenta Eŭropo (200 mm de jara precipitaĵo), pro kio estas multaj kserofitaj de plantospecioj endemiaj kaj ĝis antaŭ nelonge estis rifuĝejo de la lastaj monaĥfokoj de Mediteraneo. Pri naturaj pejzaĝoj, elstaras la Valo de Huebro, tra la Vojo de La Ribera, kie observeblas la vorkoj fare de la iamaj kamparanoj por profiti el la akvorimedoj, pere de kanaletoj kaj akvomuelejoj. Eble tiu estas la unua kvartalo aŭ setlejo de la municipo.
Strando kaj turismo
[redakti | redakti fonton]Por turismo elstaras la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar kun etendo de 37 500 da teraj hektaroj kaj 12 012 maraj, el kio la municipo de Níjar posedas la 71% de la totalo de la Parko, nome la plej parto multdiference. Níjar estas la nura municipo de la Provinco Almerio pri nombro de strandoj (pli ol 40) kaj pli ol 50 gviditaj vojoj kie praktikeblas agado kiel marŝado, subnaĝado, tabulvelado, kanuado, kaj biciklado laŭlonge de 63 km da marbordo.[6]
La strandoj San José, Monsul, Genoveses, Las Negras, San Pedro kaj El Playazo de Rodalquilar estas la plej vizitataj kaj konataj de tiu komarko. Estas multaj turismaj kvartaloj ene de la Natura Parko kiel Las Negras, La Fabriquilla, La Isleta del Moro, Agua Amarga, Rodalquilar... Kvankam la plej loĝata estas la kerno de San José kie loĝas preskaŭ 1000 censitaj loĝantoj, kio multobliĝis somere ĝis pli ol 20 000. Pri loĝado estas grava propono de apartamentoj, lueblaj domoj kaj hoteloj, kelkaj altkategoriaj, en la kerno San José.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ SIMA 2007
- ↑ Juan Goytisolo, Campos de Níjar, Barcelona: Seix Barral, Depósito Legal B 3577-1960 Oficina. Con ilustraciones fotográficas de Vicente Aranda.
- ↑ [1]
- ↑ Ideal.es: El BOJA publica la resolución para declarar BIC el Cortijo del Fraile. Publikigita la 24/3/2010
- ↑ Junta de Andalucía: Consejería de Cultura, BOJA 23-3-2010, p. 37.
- ↑ http://www.degata.com/
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Níjar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
|