Veszprém (urbo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Veszprém (apartigilo) |
Veszprém | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 56 029 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 441 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 6′ N, 17° 55′ O (mapo)47.117.916666666667Koordinatoj: 47° 6′ N, 17° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 266 m [+] | ||||
Areo | 127 km² (12 700 ha) [+] | ||||
Horzono | Centreŭropa Somera Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Veszprém [+] | |||||
Veszprém [vesprEm], germane Wesprim aŭ Weißbrunn, latine Vesprim, slovake Vesprím estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, kies departementejo estas kun departementrajtoj, en Distrikto Veszprém, kies centro ĝi estas. Veszprém estas ankaŭ sidloko de ĉefdiocezo kaj signifa universitata urbo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Veszprém situas sur montetoj de montaro Bakony, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Graz.
Veszprém estas dividita de dolomitrokoj etendiĝantaj ĝis ĝia mezo kaj de la rojo Séd, kiu estas zigzaglinia, mallarĝa kaj kaprica. Veszprém montras sin plej bela de la 50 metrojn alta viadukto, kiun oni atingas venante el la direkto de la vilaĝoj Herend kaj Márkó. Herend havas la mondfaman porcelanmanufakturon kaj muzeon prezentantan ties produktaĵojn. Márkó havas eksterordinare ravan Kalvarion. Sube videblas la bele situanta bestoĝardeno kaj kiam ni rigardas sudorienten, la fortikaĵmuro ravas nin per siaj preĝejturoj kaj konstruaĵoj fortigitaj per murapogiloj. Preskaŭ ĉiuj zigzagaj, krutaj stratetoj kondukas al tiu direkto por ke, atingante la fortikaĵon de la departement-sidejo (nuntempe havanta ĉefepiskopan rangon), ni povu promenadi inter la barokaj konstruaĵoj. Tie ni povas rigardadi la episkopan palacon planitan de Jakab Fellner, la kapelon Gizella el la 13-a jarcento kaj la bazilikon fonditan komence de la jarmilo. Poste ni atingas tiun balustradon, kie la Ŝton-statuoj de reĝo Sankta Stefano kaj lia edzino, reĝino Gizella gardas la urbon kune kun la malantaŭ ili altiĝantaj jen malserenaj, jen blindige akrecaj montoĉenoj de montaro Bakony.
Allogas nin por pli longa restado la speciala kolektaĵo de la Ekleziarta Muzeo, la gotika sanktejo kaj la subtemplo de la baziliko kaj apude la restaĵoj de rondkapelo de Sankta Georgo konstruita eĉ pli frue ol la baziliko. En la tri galerioj de la Domo de Artoj (Mûvészetek Háza) oni prezentadas internaciskalajn belartajn kaj metiartajn ekspoziciojn. Estas famaj la subĉielaj koncertoj kaj teatraj prezentadoj aranĝitaj antaŭ la statuo de la Sankta Triunuo, kune kun aliaj multspecaj spektendaĵoj de la fortikaĵo.
Revenante el la fortikaĵo ni povas supreniri al la gardista aŭ fajroturo (ĝi estas la kutima simbolo de la urbo kune kun la viadukto) kaj de ties teraso en klara vetero ni povas ĝui la panoramon de la tuta urbo kaj la montoj. En la teatro Petőfi, kiu estas taksita kiel juvelo de la hungara secesia konstruado, dum la tuta jaro oni povas spekti krom la prozajn teatraĵojn ankaŭ diversajn muzikajn prezentaĵojn, kiuj estas amuzaj ankaŭ por eksterlandanoj nekomprenantaj la hungaran lingvon.
Danke al internaciskalaj festivaloj de korusoj kaj orkestroj, de jaro al jaro pluraj ensembloj kaj solistoj de eŭropaj kaj transmaraj landoj prezentiĝas ĉi tie. Ankaŭ la konferencoj kaj renkontiĝoj aranĝitaj de la multfaceta universitato, la Akademia Komitato de Veszprém kaj la Muzeo "Dezsõ Laczkó", allogas kaj akceptas gastojn alvenantajn el la plej diversaj partoj de la terglobo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Profanaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fortikaĵo de Veszprém
- Urbodomo de Veszprém
- Departementa domo (Veszprém)
- muzeo
- bestoĝardeno
- viadukto
- Teatro Petőfi (Veszprém)
Sakralaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Baziliko de Veszprém, parte mezepoka, en 1910 novromanikiĝis
- Kapelo de Gizela (Veszprém)
- Kirko Stefano la 1-a (Veszprém)
- Preĝejo de Emeriko de Hungario (Veszprém)
- Preĝejo Sankta Ladislao (Veszprém)
- Kirko Sankta Margareta (Veszprém)
- Kirko Nomo de Sankta Maria (Veszprém)
- Preĝejo Patrono de Hungaroj (Veszprém)
- Preĝejo Reviviĝinta Kristo (Veszprém)
- Ĉefepiskopa palaco (Veszprém)
- Kalvinana preĝejo (Veszprém)
- Kalvinana preĝejo (Veszprém-Kádárta)
- Luterana preĝejo (Veszprém)
Eduko
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Veszprém naskiĝis kaj mortis:
- en Veszprém naskiĝis:
- József Szigeti (aktoro)
- bestkuracisto József Hoffner
- fizikisto Jenő Fekete
- geografo Jenő Cholnoky
- historiistoj Lipót Óváry kaj László Solymosi
- kemiisto Péter Pulay
- kuracisto Ignác Sauer
- lingvisto Zsigmond Simonyi
- literaturhistoriisto Cyrill Horváth
- luterana episkopo Máté Haubner
- ministroj Dezső Kolossváry, István Mikola, Ferenc Ligetvári kaj Balázs Horváth
- poeto Sándor Endrődi
- politikisto Aladár Molnár
- primaso József Kopácsy
- rabeno József Schweitzer
- en Veszprém mortis:
- aktoroj Sándor Szoboszlai kaj Tibor Tánczos
- geologo Dezső Laczkó
- juristo Ignác Zsoldos
- episkopoj István Sennyey (1627), Zsigmond Kovács, László Tóth (episkopo), Márton Bíró kaj Nándor Rott
- inĝeniero Vencel Csibi
- kanonikoj János Magyar, Imre Szalay kaj Ignác Udvardy
- kemiistoj József Csetényi, Frigyes Henszelmann kaj Pál Káldi
- komponisto Ignác Ruzitska
- literaturhistoriisto Aladár Zlinszky
- muzikisto Antal Csermák
- ornitologo László Szemere
- pastro Sándor Kolossváry
- poeto Pál Ányos
- pentristo Tibor Kádár F.
- titulara episkopo Lajos Csapody
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Imre Veszprémi, skulptisto
- István Weszprémi, kuracisto
- Dezső Veszprémy, kuracisto
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- la urbodistrikto Treptow-Köpenick de Berlino en Germanio
- Bottrop, Germanio
- Gladsaxe, Danio
- Ottignies-Louvain-la-Neuve, Belgio
- Passau, Germanio
- Senftenberg, Germanio
- Rovaniemi, Suomio
- Sfântu Gheorghe, Rumanio
- Tartu, Estonio
- Tirat-Carmel, Israelo
- Žamberk, Ĉeĥio
Esperanto en Veszprém
[redakti | redakti fonton]Tie okazis la 55-a Internacia Junulara Kongreso en 1999. Longe vivis tie Bernard Golden.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|
|