Belogorsko (Krimeo)
Belogorsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ukrainio urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 297600 — 297609 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 821 (1939) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 996 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 3′ N, 34° 36′ O (mapo)45.05444444444434.602222222222Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 180 m [+] | ||||
Areo | 5,42 km² ( 542 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bilohirsk [+] | |||||
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Bilogirsko ruse Белогорск ukraine Білогірськ krime-tatare Qarasuvbazar | |||
Apartenas al: | Belogorska distrikto | ||
Koordinatoj: | 45° 3′ N, 34° 36′ O (mapo)45.05444444444434.602222222222Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 36′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~180 m | ||
Areo: | 5,42 km² | ||
Loĝantaro: — Loĝdenso: |
18 400 (laŭ 2006) 3394,83 hom/km² | ||
Poŝtkodoj: | 97600 — 97609 | ||
Telefonkodo: | +380-6559 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Karasubazar (ĝis 1944) | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
Bilogirsko (antaŭ 1944 - Karasubazar, ruse Белогорск, ukraine Білогірськ, krime-tatare Qarasuvbazar) estas urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra centro de la Belogorska distrikto (montrita densblue sur la mapo). La urbo situas ĉe la rivero Bijuk-Karasu 42 km. oriente de Simferopolo. Tra la urbo pasas la vojo, kiu kunligas Simferopolon kun la orienta parto de Krimeo. La rusa kaj ukraina nomoj signifas laŭvorte Urbo kun blankaj montoj, la krime-tatara nomo signifas Bazaro ĉe [rivero] Karasu.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la urbo rilatas al la 13-a jarcento. Dum malfrua mezepoko la urbo estis grava komerca centro sur la vojoj, kiuj kondukis al Eŭpatorio kaj Teodozio. Dum la tempoj de Krimea Ĥanlando la urbo apartenis al grava nobela familio Ŝirin. Kelkfoje (en la jaroj 1624, 1628, 1630, 1675) la urbo estis prirabita fare de kozakoj. En la jaro 1736, kiam la tiama ĉefurbo de Krimeo Baĥĉisarajo estis forbruligita, Karasubazar iĝis rezidejo de ĥano Fetiĥ II Geraj, tamen jam post unu jaro la urbo estis forbruligita fare de rusujaj militistoj.
Antaŭ la ekzilo de krime-tataroj (18-an de majo 1944) Belogorsko estis unu el 3 urboj de Krimeo (kune kun Aluŝto kaj Baĥĉisarajo), kie la krime-tatara loĝantaro estis pli multnombra, ol la alinacia loĝantaro.
En la 19-a ĝis la unua duono de la 20-a jarcento la urbo estis ankaŭ la ĉefa centro de la krimĉaka kulturo (krimĉakoj - tjurka gento, loĝanta en Krimeo), sed dum la germana okupado dum la Dua Mondmilito la tuta krimĉaka loĝantaro estis ekstermita.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefa entrepreno - la Belogorska vinfarejo. Estas ankaŭ kelkaj malgrandaj konstru-uzinoj.
En la urbo estas aŭtobusa stacio.
Socia sfero
[redakti | redakti fonton]En la urbo estas 4 bazaj lernejoj, du hospitaloj, kinejo, 2 bibliotekoj, muzika lernejo, regionstuda muzeo; kelkaj preĝejoj, 3 moskeoj.
Nuntempe en la urbo loĝas iom pli ol 18 mil homoj (ĉ. 37% - rusoj, ĉirkaŭ 28% - krime-tataroj, ĉirkaŭ 24% - ukrainoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La urbo ne estas populara turisma centro, tamen eblas mencii la ruinojn de la palaco Taŝ-Ĥan (konstruita en la 15-a jarcento). Proksime al la urbo ĉe la vilaĝo Belaja Skala estas natura monumento - la roko Ak-Kaja (Blanka Roko).
La loĝlokoj de la Belogorska distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Belogorsko | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Zujo | ||
Vilaĝoj: | Aleksandrovka • Aleksejevka • Annovka • Aromatnoje • Balanovo • Balki • Barabanovo • Belaja Skala • Bogatoje • Cvetoĉnoje • Ĉeremisovka • Ĉernopolje • Gorlinka • Golovanovka • Divnoje • Dolinovka • Dozornoje • Ĥlebnoje • Jabloĉnoje • Jakovlevka • Jelenovka • Karasjovka • Kizilovka • Kirpiĉnoje • Krasnaja Sloboda • Krasnogorskoje • Krasnosjolovka • Krivcovo • Krimskaja Roza • Kriniĉnoje • Kurortnoje • Kurskoje • Litvinenkovo • Leĉebnoje • Lugovoje • Malinovka • Meĵgorje • Meleĥovo • Melniĉnoje • Melniki • Miĉurinskoje • Mironovka • Muromskoje • Nekrasovo • Niĵnije Oreŝniki • Novoaleksandrovka • Novogrigorjevka • Novoĵilovka • Novokljonovo • Opitnoje • Pavlovka • Pĉelinoje • Petrovo • Povorotnoje • Prolom • Radostnoje • Rodniki • Rusakovka • Russkoje • Sennoje • Severnoje • Sinekamenka • Topoljovka • Turgenevo • Uĉebnoje • Udarnoje • Ukrainskoje • Uljanovka • Vasiljevka • Verĥnije Oreŝniki • Viŝennoje • Viŝnjovoje • Vladimirovka • Zareĉje • Zelenogorskoje • Zemljaniĉnoje • Zibini | ||
Loĝloketoj | Ovraĵki • Paseĉnoje |
|