Teleskopo
Teleskopo | ||
---|---|---|
invento vd | ||
Dum | 1607 - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | lenso vd | |
Teleskopo estas astronomia instrumento por observi malproksimajn objektojn per akumulado kaj fokusado de elektromagneta radiado. Ĝi estas eble la plej grava astronomia ilo. Teleskopoj pligrandigas la ŝajnan angulan grandecon de objektoj, krom ilia ŝajna heleco. Estas tradiciate, ke Galilejo estis la unua, kiu uzis teleskopon por astronomiaj celoj.
La vorto "teleskopo" kutime signifas optikan teleskopon, sed ekzistas teleskopoj por la plejparto de la spektro de elektromagneta radiado.
Radiaj teleskopoj estas fokusitaj radiaj antenoj, kutime konstruitaj kvazaŭ grandaj pelvoj. La pelvo foje konsistas el konduktiva drata maŝo kies truoj estas pli malgrandaj ol la ondolongo de la ricevenda radiado. Radiaj teleskopoj ofte funkcias duope, aŭ plurope, por sintezi grandan "virtualan" aperturon, kiu estas simila laŭ grandeco al la distanco inter la teleskopoj. La plej granda estas preskaŭ same larĝa kiel la Tero. Oni nun ankaŭ aplikas aperturan sintezon al optikaj teleskopoj.
Ikso-radiaj kaj gamaradiaj teleskopoj havas malfacilaĵon, ĉar tiaj radioj trairas la plimultajn metalojn kaj vitrojn. Ili uzas ringajn "deturnetantajn" spegulojn, faritajn el pezaj metaloj, kiuj reflektas la radiojn nur kelke grade. Ĉi tia spegulo kutime estas sekco de rotacianta parabolo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej fruaj konataj funkciantaj teleskopoj estis la refraktaj teleskopoj kiujn inventis en Nederlando en 1608 Hans Lippershey kaj Zacharias Janssen, fabrikistoj de okulvitroj en Middelburg, kaj Jacob Metius en Alkmaar.[1] Galileo aŭdis pri la nederlandaj teleskopoj en junio 1609, konstruis la propran en unu monato, [2] kaj multe plibonigis ĝin en la sekva jaro.
La ideo ke la objektivo (lumkolektilo), povus esti spegulo anstataŭ lenso estis esplorata baldaŭ post la invento de la refrakta teleskopo.[3] La eblaj avantaĝoj de uzado de parabola reflektilo - redukti sferan aberacion kaj manko de kromata aberacio - sekvigis multajn proponojn kaj plurajn provojn konstrui reflektajn teleskopojn.[4] En 1668, Isaac Newton konstruis la unuan praktikan reflektan teleskopon, laŭ plano kiu nun portas lian nomon, la Neŭtona reflektoro.
La invento de la akromata lenso en 1733 parte korektis kolorajn aberaciojn esence proprajn al simpla lenso kaj ebligis konstrui malpli longajn, pli kapablajn refraktajn teleskopojn. Reflektaj teleskopoj, kvankam ne limigitaj de koloraj problemoj propraj al refraktiloj, estas malhelpataj de la uzo de speguloj el rapide senbriliĝemaj spegulumaj metaloj, uzataj dum la 18-a kaj frua 19-a jarcentoj. Tiun problemon moderigis speguloj el arĝentotegita vitro en 1857,[5] kaj aluminiizitaj speguloj en 1932.[6] La maksimuma fizika grando por refraktaj teleskopoj estas proksimume 1 metro. Tio diktas ke la vasta plejmulto da grandaj optikaj esploraj teleskopoj konstruitaj depost la komenco de la 20-a jarcento estis reflektaj. La plej grandaj reflektaj teleskopoj havas objektivon pli grandan ol 10 metroj.
En la 20-a jarcento estis evoluigitaj teleskopoj kiuj funkcias en vasta gamo da ondolongoj ek de radioondoj ĝis gamaradioj. La unua radia teleskopo ekfunkciis en 1937. Poste, vaste diversaj kompleksaj astronomiaj instrumentoj estis evoluigitaj.
Specoj de optikaj teleskopoj
[redakti | redakti fonton]Klasikaj teleskopoj estis uzantaj lensojn. Unue ekzistis la tipoj laŭ Kepler kaj Galilejo. Por konstrui pli grandajn teleskopojn oni uzas spegulojn en formo de parabolo.
- Teleskopo Newton (oculaire: okulario ; miroir principal : granda spegulo ; miroir secondaire : dua spekulo)
- Teleskopo Cassegrain
- Teleskopo Schmidt
Por pligrandigi la sensivecon por malhelaj objektoj kaj speciale la disigiblecon, oni kombinas teleskopojn. Angle tion oni nomas "array".
La Ege Granda Teleskopo (akronime EGT; angle Extremely Large Telescope; aŭ mallonge ELT), antaŭe angle European Extremely Large Telescope (E-ELT), estas venontgeneracia optika teleskopo konstruata por la Eŭropa Suda Observatorio (ESO). Ĝi havos primaran spegulon kun diametro de 39.3 metroj kaj malĉefa spegulo kun diametro de 4.2 metroj, kiuj estos kunmetita de 798 sesangulaj spegulelementoj. Tio igos ĝin la plej granda optika teleskopo de la mondo en la videbla kaj infraruĝa gamo.
Aliaj gravaj teleskopoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ galileo.rice.edu The Galileo Project > Science > The Telescope by Al Van Helden "The Hague discussed the patent applications first of Hans Lipperhey of Middelburg, and then of Jacob Metius of Alkmaar... another citizen of Middelburg, Sacharias Janssen had a telescope at about the same time but was at the Frankfurt Fair where he tried to sell it"
- ↑ Aleck Loker, Profiles in Colonial History, page 15
- ↑ Stargazer - By Fred Watson, Inc NetLibrary, Page 109
- ↑ Attempts by Niccolò Zucchi and James Gregory and theoretical designs by Bonaventura Cavalieri, Marin Mersenne, and Gregory among others
- ↑ madehow.com - Inventor Biographies - Jean-Bernard-Léon Foucault Biography (1819-1868)
- ↑ Bakich sample pages Chapter 2, Page 3 "John Donavan Strong, a young physicist at the California Institute of Technology, was one of the first to coat a mirror with aluminum. He did it by thermal vacuum evaporation. The first mirror he aluminized, in 1932, is the earliest known example of a telescope mirror coated by this technique."
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- KP189 Teleskopoj. La plej grava ilo de astronomoj, epizodo de la podkasto Kern.punkto, aperinta 2020-12-09 esperante