7132 Casulli
7132 Casulli | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7132 Casulli |
Aliaj nomoj | 1993 SE; 1936 HN ; 1954 OX |
Nomita laŭ | Vincenzo Silvano Casulli vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Antonio Vagnozzi |
Dato de malkovro | 17-a de septembro 1993 |
Loko de malkovro | Stroncone (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
345,376 Gm (2,309 AU) 272,580 Gm (1,822 AU) 418,171 Gm (2,795 AU) |
Discentreco | 0,2108 |
Meza anomaliangulo | 166,313° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 5,488° |
Periodo | 1281,291 tagoj (3,508 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,05 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
321,123° |
Argum. de periapsido | 245,705° |
Terdistanco - Minimuma |
123,743 Gm (0,8272 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 9,02 ± 0,06 km Ĉefa korpo : 8,83 ± 0,09 km |
Rotacia periodo | 0,1468 tago (3,5238 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,089 ± 0,003 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 3,5238 |
7132 Casulli estas malgranda malhela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 17-an de septembro 1993 de la itala astronomo Antonio Vagnozzi elde la Observatorio Santa Lucia Stroncone (Umbrio, Italio).
Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 2:7 kun la Tero.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la itala astronomo Vincenzo Silvano Casulli, la unua amatora astronomo , kiu akiris precizajn astrometriajn mezurojn per ŝargkuplita fotilo.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 20-an de februaro 2020 de L. Franco, A. Marchini, G. Bonnoli, R. Papini, P. Bacci, M. Maestripieri, N. Ruocco, N. Montigiani, M. Mannucci kaj G. Scarfi uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj en Ialio, anoncita la 25-an de marto 2020.[1][2]
Ĉeesto de satelito jam estis suspektita en 2013 pro lumaj kurboj observitaj far de Silvano Casulli, Raoul Behrend kaj Petr Pravec,[2][3] sed la ecoj de tiu satelito tiam ne estis solvitaj.
Tiu satelito havas diametron de 1,85 ± 0,35 km (21% de tiu de la ĉefa korpo), orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 26 km kaj orbitan periodon de 1,5225 ± 0,0008 tago (36,54 horoj); ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La asteroido (7132) Casulli estas duopa sistemo, el The Astronomer's Telegram; 25-a de marto 2020 (angle)
- ↑ 2,0 2,1 La teleskopo de la Universitato de Sieno montras, ke la asteroido (7132) Casulli estas duopa systemo, el la paĝaro de la Universitato de Sieno; 25-a de marto 2020 (angle)
- ↑ (7132) Casulli, el Courbes de rotation d'astéroïdes et de comètes, el la paĝaro de la Observatorio de Ĝenevo; (Silvano Casulli estas verŝajne la unua astronomo, ku partoprenis al malkovro de satelito, ĉirkaŭ asteroido, kiu portas sian nomon) (france)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (7132) Casulli; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7131 Longtom | 7132 Casulli | 7133 Kasahara |