Andrej Lunjov
Aspekto
Andrej Lunjov | |
---|---|
en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1991 (33-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Andrej Lunjov aŭ plennome Andrej Jevgenjeviĉ Lunjov - cirile Андрей Евгеньевич Лунёв, angle latinliterigata Andrey Yevgenyevich Lunyov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 13-an de novembro 1991 en Moskvo, do nun estas 33-jara.
Ekde la jaro 2017 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo. Krome Andrej Lunjov same ekde la jaro 2017 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "12".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Andrej Lunjov – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|