Gemer (distrikto Revúca)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gemer |
Gemer | |
hungare: Sajógömör, germane: Gemersburg | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Gemer | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Revúca |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Gemer |
Rivero | Slaná |
Situo | Gemer |
- alteco | 181 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 27′ 00″ N 20° 19′ 00″ O / 48.45000 °N, 20.31667 °O (mapo) |
Areo | 17,972834 km² (1 797,28 ha) |
Loĝantaro | 822 (31.12.2010) |
Denseco | 45,74 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1198 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 982 01 |
Telefona antaŭkodo | +421 58 |
Aŭtokodoj | RA |
NUTS | 514721 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Gemer | |
Retpaĝo: www.gemer.net | |
Portalo pri Slovakio |
Gemer, hungare Sajógömör estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.
Situo
[redakti | redakti fonton]Gemer situas sub monto 327 m alta, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Tornaľa preteriras. La lasta troviĝas 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La komunumo estis unue menciita en la jaro 1198 en formo "Gomur". La fortikaĵo, - kiu estis unue reĝa departementejo, - en la 11-a jarcento konstruiĝis. En la 14-a jarcento Gömör iĝis kampurbo, kiun la husanoj okupis en la 1440-aj jaroj. En 1460 armeo de Matiaso la 1-a reokupis ĝin. La fortikaĵo ne partoprenis en la kontraŭturkaj bataloj. En 1828 oni nombris 136 domojn kaj 1001 homojn, kiuj okupiĝis pri tabako, vinkulturo kaj aliaj kreskaĵoj. En 1853 incendio okazis. En 1910 loĝis en Sajógömör 1267 da homoj, (1248 hungaroj, 13 slovakoj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj el Rumanio. En 2001 loĝis en Gemer 810 homoj, (673 hungaroj, 93 slovakoj, 42 ciganoj).
Jam en la jaro 1616 ĉi tie estis latina lernejo, en la 18-a jarcento aliĝis hungara pli supera lernejo kaj en la 19-a jarcento evangelia gimnazio, en kiu studis pluraj klasikuloj de slovaka literaturo kaj reprezentantoj de slovaka inteligentularo (Janko Matúška, Pavel Jozef Šafárik, Janko Kráľ, Ján Kalinčiak, Samo Chalupka kaj pluaj). La municipon famigis ankaŭ violistino Czinka Panna.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- luterana novgotika preĝejo de 1882
- loko de la iama fortikaĵo
- baroka kastelo de Szent-Ivány (sent-ivAnj) el la 18-a jarcento
- statuo pri Matiaso la 1-a de 1914
- statuo pri ciganino kaj fondinto de la arta cigana muziko Panna Czinka de 1992
- monumento pri "lando Gömör" de 2006