Georg Marcgraf
Georgo Markgrafo (1610-1644) | ||
---|---|---|
Germana naturalisto, botanikisto
kaj esploristo en Sudameriko. | ||
Persona informo | ||
Georg Marcgrave | ||
Naskiĝo | 20-a de septembro 1610 en Liebstadt, Germanio | |
Morto | 1644 en São Paulo de Loanda, Angolo | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Germanio vd | |
Ŝtataneco | Germanio Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Lejdeno Universitato de Rostock Universitato de Lepsiko Universitato de Strasburgo Universitato de Erfurto Universitato de Wittenberg Universitato de Altdorf | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo zoologo ornitologo kartografo esploristo botanikisto meteologo vd | |
Laborkampo | Plantoscienco vd | |
Aktiva en | Nederlanda Brazilo • Angolo • Dutch Gold Coast vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Georg Marggraf (laŭ diversaj skribsistemoj ankaŭ skribita kiel Marcgraf, Markgraf aŭ Marcgrave; 1610-1644) estis germana matematikisto, naturalisto, botanikisto, pentristo, akvarelisto, kartografo, kaj sciencisto kiu partoprenis en la ekspedicio de la grafo Maŭrico de Nasaŭ-Sigeno (1604-1679), ĝenerala guberniestro de la nederlandaj kolonioj en Brazilo. En biologia nomenklaturo li estas referencata kiel Marcgr.
Lia patro estis pedagogo, rektoro kaj orgenisto, lia patrino estis filino de pastoro. Li studis botanikon kaj medicinon en la Universitato de Rostock. En 1636, li revenis al Leiden kie li studis matematikon, botanikon kaj astronomion. Marggraf ŝatadis aritmetikon, desegnon kaj logaritmojn. Dank'al la propeto de Johannes de Laet (1581–1649), li estas indikita kiel asistanto al Willem Piso. Inter 1638 kaj 1644 li estis parto de grupo da 64 sciencistoj, paŝtistoj, ĉarpentistoj, kiuj akompanis la grafon Maŭricon de Nasaŭ, kiu intencis krei nederlandan restadejon en Brazilon. Kiel esploristo, Markgraf faris parton el pluraj ekspedicioj: la unua al la subŝtato Cearao, krom aliaj por studi la naturas historion kaj la geografion de la lando.
Kiel ilustristo, li estis amiko de la pejzaĝo-pentristo Frans Post kaj de la pentristo Albert Eckhout. Lia granda mapo de Brazilo, kiel grava evento en la historio de la kartografio, estis publikigitaen 1647. Laŭ Georges Cuvier (1769-1832), Markgraf estis tre kapabla kaj tre preciza el ĉiuj tiuj priskribantaj la naturan historion el malproksimaj landoj dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Historia Rerum Naturalis Brasiliae. Leiden und Amsterdam, 1648
- Tractatus Topographicus & Meteorologicus Brasiliae, cum Eclipsi Solari; Quibus addit sunt Illius & Aliorum Commentarii De Brasiliensium & Chilensium Indole & Lingua. In: Willem Piso: De Indiae utriusque re Naturali et Medica. Amsterdamo, 1658
- De ipsa regione et indigenis
- Historiae naturalis de auibus : libri VI, cum aeneis figuris far Joannes Jonstonus, 1650
- Theatrum Rerum Naturalium Brasiliae.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Neue Deutsche Biographie
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Biblioteca Nacional de Portugal - Diĝititaj versioj de liaj verkoj
- Digitaal Wetenschapshistorisch Centrum
- Visions of Savage Paradise: Albert Eckhout, Court Painter in Colonial Dutch ..., Rebecca Parker Brienen
- The Shocking History of Electric Fishes: From Ancient Epochs to the Birth of ..., Stanley Finger,Marco Piccolino
- Indios do Nordeste: temas e problemas : 500 anos, Volume 2, Marcos Galindo,Luiz Sávio de Almeida
- Boticas & pharmacias: uma história ilustrada da farmácia no Brasil Arkivigite je 2014-11-05 per la retarkivo Wayback Machine, Flavio Coelho Edler
- O descobrimento da biodiversidade: a ecologia de índios, jesuítas e leigos ..., Evaristo Eduardo de Miranda
- The Mexican Treasury: The Writings of Dr. Francisco Hernández, Francisco Hernández
- O poder das ervas: na sabedoria popular e no saber científico, Fátima Branquinho
- The Legacy of Dutch Brazil, Michiel van Groesen
- "Portuguese" Style and Luso-African Identity: Precolonial Senegambia ..., Peter Mark
- World Heritage Site Olinda in Brazil: Proposals for Intervention, P. Meurs,L.G.W. Verhoef
- History of Carcinology, Frank Truesdale
- Maurício de Nassau e o Brasil Holandês: correspondência com os Estados Gerais, Fernando da Cruz Gouvêa
- Art in History/History in Art: Studies in Seventeenth-Century Dutch Culture, David Freedberg, Jan de Vries
- Ouro Vermelho:A Conquista dos Índios Brasileiros Vol. 27, John Hemming, Carlos Eugenio Marcondes de Moura.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 11239 Marcgraf, asteroido