Saltu al enhavo

Granda Ursino (konstelacio)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Ursino
konstelacio 
Latina nomo Ursa Major
(genitiva Ursae Majoris)
Mallongigo UMa
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
DrakoĜirafoLinkoMalgranda LeonoLeonoBerenica HararoĈashundojBovisto 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 7h 58m 0s ... 14h 25m 0s
Deklinacio 29° 0' 0" ... 73° 30' 0"
Areo 1280 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 3
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 6
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 1,7
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -61° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -17° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Aprilo
Historio
Unua priskribo fare de Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

La Granda Ursino estas la tria plej granda konstelacio de tera ĉielo kaj estas sufiĉe fama. Ĝi estas tre facile distingebla pro la formo de kulero, plugiloĉaro, kiun konsistigas ĝiaj sep plej lumaj steloj. Populare, tiuj sep steloj estas foje konsiderataj kiel propra konstelacio, nomata en Usono "La granda kulero", en Britio nuntempe "La plugilo", antaŭe tie kaj ankoraŭ nun en Skandinavio "La ĉaro de Karlo", en Hindio "La sep saĝuloj".

Sciencaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Latina nomo: Ursa Major
Latina nomo (genitiva): Ursae Majoris
Mallongigo: UMa
Grandeco: 1280° kvadrataj
Meridio: 21:00, 20 aprilo
Kiel trovi la Polusan Stelon kaj Arkturon per la Granda Ursino

La du plej brilaj steloj de la Granda Ursino (Dubhe kaj Merak, α kaj β Ursae Majoris) indikas la vojon al la Polusa Stelo, α Ursae Minoris, en la konstelacio Malgranda Ursino.

Mitologio

[redakti | redakti fonton]
La Granda Ursino, Johannes Hevelius, Uranographia, 1690

Laŭ la helena mitologio[1], Kalisto estis unu el la preferitaj nimfoj de Artemiso. Kun la diino, ŝi ĉasadis. Iun tagon, Zeŭso vidis ŝin dormantan en arbaro kaj perfortis ŝin. Ĉar Artemiso rekomendis ĉastecon, Kalisto provis kaŝi la aferon sed, post kelkaj monatoj, ŝia gravedeco videbliĝis. Tiom furioza estis Artemiso, ke ŝi ekzilis Kaliston.

Kiam Kalisto naskis sian filon, Arkason, Hera malkovris la trompadon de sia edzo Zeŭso. La diino ŝanĝis Kaliston en urson.

En la nokta ĉielo, la Granda Ursino rondiras ĉirkaŭ la Polusa Stelo.

La Granda Ursino super la rivero Rhone, Vincent Van Gogh, 1888

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mythologies du monde entier (Mitologioj de la tuta mondo), eld. France Loisirs 1995

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]