Gubernio Bagdado
Aspekto
Gubernio Bagdado | |||
---|---|---|---|
Gubernio | |||
gubernio de Irako [+] | |||
Lando | Irako | ||
Supermara alteco | 34 m [+] | ||
Ĉefurbo | Bagdado | ||
- koordinatoj | 33° N, 44° O (mapo)33.33333333333344.433333333333Koordinatoj: 33° N, 44° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 204,2 km² (20 420 ha) [+] | ||
Areo | 204,2 km² (20 420 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 9 500 000 [+] (2017) | ||
Denseco | 46 523,02 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | IQ-BG | ||
Gubernio Bagdado | |||
Vikimedia Komunejo: Baghdad Governorate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La gubernio Bagdado (arabe محافظة بغداد, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Baġdād) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2010 ĝi havis 7 935 699 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Bagdado. La teritorio kovras areon de 734 kvadrataj kilometroj. Ĝi do samtempe estas la laŭ areo plej malgranda kaj laŭ loĝantaro plej granda iraka gubernio.
La gubernio konsistas el la sekvaj 8 distriktoj:
- Karĥ (respektive al-Karĥ, la urbopartoj de Bagdado okcidente de la rivero Tigriso)
- Rusafa (Bagdado oriente de la rivero Tigriso)
- Thaŭra (respektive al-Thaŭra, urboparto Sadr)
- Kadhimija (respektive al-Kadhimija)
- Mahmudija (respektive al-Mahmudija)
- Abu Ghraib
- Madain (respektive al-Madain)
- Adhamija (respektive al-Adhamija)