Saltu al enhavo

Marburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marburg
ĉefurbo de distrikto en Germanio
urbo kun aparta statuso
Luterurbo
universitata urbo
urba komunumo de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 203  (2023) [+]
Loĝdenso 631 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 49′ N, 8° 46′ O (mapo)50.8166666666678.7666666666667Koordinatoj: 50° 49′ N, 8° 46′ O (mapo) [+]
Alto 186 m [+]
Areo 123,91 km² (12 391 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Marburg (Germanio)
Marburg (Germanio)
DEC
Situo de Marburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marburg, Germany [+]
vdr
La marburga kastelo
Panoramo al Marburg de la kastelo

Marburg [maburk], en Esperanto foje Marburgo[1] estas pitoreska germana urbo apud la rivero Lahn - en la federacia lando Hesio kaj ties distriktaro Gießen. La urbo estas la administra centro de la distrikto Marburg-Biedenkopf. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 78 203 loĝantoj sur areo de 123,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 631 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Cölbe, Kirchhain, Ebsdorfergrund, Weimar, Gladenbach, Dautphetal kaj Lahntal. La loka esperantistaro ĉiujare okazigas la renkontiĝon KISO.

Ĉiujare, aŭtune kaj printempe, pasas super la regiono dekmiloj da gruoj en sia migradvojo inter Svedio kaj Hispanio (pri tio vidu ankaŭ Der kaj Ekstremaduro).

Iom da statistiko

[redakti | redakti fonton]

Situo: 50°49’ NO, 8°.46’ OR
Alteco: averaĝe 180 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Famaj personoj rilataj al Marburg

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Marburg

[redakti | redakti fonton]
GEJ-Gazeto 5 1987 pri KISO Marburgo

Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke en majo 1954 la 32-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. 15 jarojn pli poste, inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la jam supre menciita Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO).

Esperantistoj en Marburgo
Esperantistoj el Marburgo, kiuj havas propran vikipedian biografian artikolon, estas interalie Helmut Welger kaj Edlyn Teske, sed ekde la 1980-aj jaroj dum pli ol 40 jaroj aparte gravas la loka movada motoro Gunter Neue, kvankam sen propra vikipedia biografio.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La esperanta formo Marburgo uzatas inter multaj aliaj mencioj ekzemple en GEJ-Gazeto 1/1992, p. 4.
  2. artikolo „Esperanto ist eine Weltsprache“ kun intervjuo de movada motoro Gunter Neue el 2016 en la regiona gazeto Oberhessische Presse, arkivigite (germane)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]