Trolebusa transporto en Kaliningrado
Aspekto
Trolebusa transporto en Kaliningrado | |
---|---|
Trolebuso en Kaliningrado | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kaliningrado Rusio |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 15-a de oktobro 1943 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de veturiloj | 45 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | MKP "Kaliningrad-GorTrans" |
Trolebusa transporto en Kaliningrado (ruse Калининградский троллейбус) estas trolebusa publika transportsistemo en la urbo Kaliningrado.
Unue malfermita en 1943, la trolebussistemo de Kenigsbergo estis detruita dum la Granda Patriota Milito dum la Orientprusa ofensiva operacio en 1945 kontraŭ germanaj soldatoj en la direkto de Kenigsbergo la 6-9-an de aprilo 1945, kiam la fortikaĵurbo estis sturmita fare de la soveta armeo.
La trolebusa sistemo estis remalfermita la 5-an de novembro 1975.
Nuntempe ekzistas 3 trolebusaj itineroj en la urbo. Ili estas servataj per 45 trolebusoj.
La Kaliningrada trolebuso estas funkciigata fare de MKP "Kaliningrad-GorTrans".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Trolebuso
- Kaliningrado
- Batalo de Königsberg
- Tramtransporto en Kaliningrado
- Trolebusa transporto en la mondo