Universal (esperantido)
Aspekto
La lingvo Universal estas planlingvo proponita en 1923-1928 de G. I. Muravskin kaj L. I. Vasilevskij kiel «etimologie reformita Esperanto».
En la fonetiko, estas la aldono de ŝevo por malfari konsonantajn grupojn.
La substantivo finiĝas per -o; adjektivo per -a; la plej interesa karaktero de Universal estas ĝia uzo de inverto por krei antonimoj: mega 'granda' -> gema 'malgranda'; donu 'doni' -> nodu 'ricevi'; za 'la' -> az 'maldefinita artikolo'; tela 'fora' -> leta 'proksima'. Pluralo estas indikata de preskaŭduobleco: tablo (s) > tatablo (pl), deno (s) > dedeno (pl). La akuzativo estas farata de nazaj vokaloj (ã kaj õ) inter aliaj apartaĵoj.
Ekzempleto:
Al gefinu o fargu kaj egnifu o grafu (li finis legi kaj komencas skribi).