7352 Hipsenoro
7352 Hipsenoro | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7352 Hypsenor |
Aliaj nomoj | 1994 CO; 1991 VD3 |
Nomita laŭ | Hypsenor vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | S. Ueda kaj H. Kaneda |
Dato de malkovro | 4-a de februaro 1994 |
Loko de malkovro | Kuŝiro (Hokajdo) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Troja tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
766,958 Gm (5,127 AU) 738,098 Gm (4,934 AU) 795,817 Gm (5,320 AU) |
Discentreco | 0,03763 |
Meza anomaliangulo | 14,278° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 8,183° |
Periodo | 4240,017 tagoj (11,609 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
130,334° |
Argum. de periapsido | 128,108° |
Terdistanco - Minimuma |
587,451 Gm (3,927 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 47,731 ± 0,789 km |
Rotacia periodo | 27 tagoj (648 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,093 ± 0,023 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | X/L |
Absoluta magnitudo | 10,03 |
7352 Hipsenoro estas mezgranda, malhela kaj malrapide rotacianta troja asteroido de Jupitero, malkovrita la 4-an de februaro 1994 de la japanaj astronomoj Sejĝi Ueda kaj Hiroŝi Kaneda elde la observatorio de Kuŝiro en Hokajdo (Japanio).
Ĝi orbitas ĉe la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, en la grupo tiel nomata "Troja Tendaro".[1]
Provoj mezuri ĝian rotacian periodon per luma kurbo malsukcesis,[2] tio, kiu povas montri, ĉu ke ĝia formo estus preskaŭ sfera, ĉu ke ĝi estas tre malrapide rotacianta. Tiu-ĉi lasta hipotezo praviĝis.[3]
Krom tre malrapida, ĝia rotacio estas ŝancela: astronomoj trovis rotaciojn ĉirkaŭ malĉefaj rotaciaj aksoj; tiu konduto estis observita ankaŭ ĉe la trojano 4902 Tesandro.[3]
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de Hipsenoro, filo de Hippaso, kiu estis mortigita de la lanco de Deifobo, kiu unue rigardetis la ŝildon de Idomeneo antaŭ frapi Hipsenoron ĉe la hepaton. Deifobo jubilis sur Hipsenoro, pretendante vengon pri la morto de Asio.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listo de la Jupiteraj Trojanoj; el Minor Planet Center (angle)
- ↑ Lightcurve Analisis of an Unbiased Sample of Trojan Asteroids, Lawrence A. Molnar kaj aliaj Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ 3,0 3,1 Observo de Trojanoj de Jupitero, el The Minor Planet Bulletin (ISSN 1052-8091) Julio - decembro 2014 (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7351 Yoshidamichi | 7352 Hipsenoro | 7353 Kazuya |