Aŭtobiografio
Aspekto
Aŭtobiografio (el la greka autos, mem; βíος, vivo kaj γραφή, skribo) aŭ membiografio estas priskribo de la propra vivo.
Famaj aŭtobiografioj
[redakti | redakti fonton]En la antikvo tiuj verkoj nomiĝis apologia. Temas pli precize pri pravigaĵo ol pri introspekto. La aŭtobiografio de John Henry Newman estas "Apologia pro vita sua". Augustinus uzis la titolon "Confessiones" (konfeso) por sia aŭtobiografa verko kaj Jean-Jacques Rousseau transprenis tiun titolon en la francan: "Confessions".
"The Autobiography of Benjamin Franklin", la unua laika biografio publikigita en Usono, estis modelo por plipostaj usonaj aŭtobiografioj. La plej fama germanlingva aŭtobiografio estas ĉiam "Poezio kaj vero" de Goethe.
Mark Twain verŝajne estis la unua homo, kiu aldonis fotojn al sia aŭtobiografio.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Ĉiu-Ĉiun. Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86-jara optimisto de Teo Jung
- El verva vivo ĵurnalista de Stefan Maul
- Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kloth, Nicole: Die (auto-)biographischen Inschriften des ägyptischen Alten Reiches: Untersuchungen zu Phraseologie und Entwicklung, Hamburg: Buske-Verlag, 2002. (Aŭto)biografiaj enskribaĵoj de la malnova egipta regno
- Lejeune, Philippe: L'autobiographie en France, Paris: Colin, 1971. Aŭtobiografio en Francio
- Stover, Johnnie M., Rhetoric and resistance in black women's autobiography. Gainesville, Fla. [u.a.]: Univ. Press of Florida, 2003. Retoriko kaj rezistanco en aŭtobiografioj de nigraj virinoj