Saltu al enhavo

Avraham Burg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Avrum Burg)
Avraham Burg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1955 (1955-01-19) (69-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj anglafrancahebrea vd
Loĝloko Nataf vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Israela Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Joseph Burg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Avraham "Avrum" BURG (hebree אברהם בורג‎, la 19-an de Januaro 1955) estas israela verkisto, politikisto kaj negocisto:[1] li estis membro de la Knesset, proparolanto de la Juda Agentejo por Israelo, prezidanto de la Knesset, kaj provizora Prezidanto de Israelo. Li estis la unua prezidanto de la Knesset naskiĝinta en Israelo post la sendependigo en 1948. Membro de la Laborpartio kiam li estis membro de la Knesset, Burg anoncis en Januaro 2015, ke li estis aliĝinta al la pli maldekstra koalicio Ĥadaŝ.[2]

Li estis leŭtenanto en la militservo. Li gradiĝis el la Hebrea Universitato de Jerusalemo per grado en sociaj sciencoj. En la 1980-aj jaroj li estis aktivulo en maldekstraj movadoj kaj en Pacon Nun.

Dum sia partopreno en la Juda Agentejo por Israelo, li laboris por rekuperi propraĵojn rabitajn el judoj dum la Holokaŭsto kaj aliaj okazintaĵoj.