Blankvanga ansero
Blankvanga ansero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Branta leucopsis (Bechstein, 1803) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankvanga ansero (Branta leucopsis), aŭ laŭ la latina scienca nomo[1] kaj pli preciza plumarindiko Blankvizaĝa ansero, estas birdo el la familio de Anasedoj kaj subfamilio de Anserenoj. Tiu estas specio de la genro de Brantoj aŭ Nigraj anseroj, kiuj karakteras pro havo de etendaj nigraj plumarareoj, kontraste kun la pli Grizaj anseroj aŭ tipaj anseroj. Spite ŝajna simileco kun la Nigra branto, genetikaj analizoj pruvis, ke ĝi estas orienta deveno de la stirpo de la Eta kanada ansero.
Taksonomio kaj nomo
[redakti | redakti fonton]La Blankvanga ansero estis unue klasita taksonomie fare de Johann Matthäus Bechstein en 1803. Ties specia epiteto devenas el la antikva greka leuko- "blanka", kaj opsis "vizaĝo".
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas mezgranda ansero kiu grandas 55–70 cm,[2] kun enverguro de 130–145 cm kaj pezo de 1.21–2.23 kg;[3][4] ĝi havas nigra-blankan koloron. Ĝi havas blankan vizaĝan makulon etendiĝantan el supra kolo kaj gorĝareo ĝis kaposupro, kie estas nigra kapopinto kiu pluas al malantaŭa kolo; krome estas nigra bridareo el la bekobazo al la okulo. La kolo kaj la brusto estas nigraj, kaj la limo rilate al la blankeca al helgriza ventro estas tre markata; sur la lavendogriza dorso kaj en flugiloj estas nigrablankaj transversaj strioj, kiuj ege brilas je sunlumo. La ventra flanko estas iome strieca, la pugostrio estas blanka, la vosto nigra kaj la subvosto tre blanka kaj kontrasta. La kruroj kaj la malgranda beko estas nigraj. Dumfluge bone videblas la blanka V-forma pugomakulo kaj la arĝentecgrizaj strioj de subflugiloj.
Kelkaj individuoj montras flavecan nuancon en la blanka vizaĝo. Junuloj havas pli svagan striecon en ventroflankoj.[5]
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Tiuj palearktisaj birdoj reproduktiĝas ĉefe en la insuloj de Arkto de Norda Atlantiko. Estas ĉefe tri populacioj, kun separataj reproduktaj kaj vintraj teritorioj; el okcidento orienten:
- Reproduktanta en orienta Gronlando, vintranta ĉe Hebridoj de okcidenta Skotlando kaj en okcidenta Irlando. Populacio ĉ. 40,000.
- Reproduktanta en Svalbardo, vintranta ĉe Solway Fjordo en la limo inter Anglio kaj Skotlando. Populacio ĉ. 24,000.
- Reproduktanta en Nova Zemlo, vintranta ĉe Nederlando. Populacio ĉ. 130,000.
- Nova kvara populacio, devena el la populacio de Nova Zemlo, setlis el 1975 reproduktanta en insuloj de Balta Maro (Estonio, Finnlando, Danio, kaj Svedio), kaj vintranta ĉe Nederlando. Populacio ĉ. 8,000.
Malgrandaj nombroj de naturiĝintaj birdoj, devenaj el fuĝoj el kolektoj de bestoĝardenoj, reproduktiĝas ankaŭ en aliaj nordeŭropaj landoj. Eventuale aperas natura birdo en Nordorientaj Usono aŭ Kanado, sed oni zorgu por separi naturajn birdojn el fuĝintaj individuoj, ĉar la Blankvizaĝaj anseroj estas popularaj akvobirdoj ĉe kolektistoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La Blankvanga ansero flugas en densa, senorda grupo. Ĝi nutras sin nokte, vivas ĉe la marbordo.
La Blankvanga ansero ofte konstruas siajn nestojn alte en montaj klifoj; for el predantoj (ĉefe la Arkta vulpo kaj la Blanka urso) sed ankaŭ for el manĝo. Kiel ĉe ĉiuj anseroj, tiuj anseridoj ne estas manĝigataj de plenkreskuloj. Anstaraŭ alporti manĝon al la ĵus eloviĝintaj idoj, tiuj estas alportataj surgrunde. Nekapablaj flugi ankoraŭ, la tritagaj idoj saltas el la klifo kaj falas; ties malgrando, lanugecaj plumoj, kaj malpezo helpas protekti kelkajn el ili el grandaj vundoj, kiam ili frapas kontraŭ la rokoj sube, sed multaj mortiĝas pro la frapego. Arktaj vulpoj estas allogataj pro la bruo kiun faras la anseroj dum tiu epoko kaj kaptas multajn mortintajn aŭ vunditajn idojn. La vulpoj ankaŭ gvatas la junulojn kiam ili estas kondukitaj de la gepatroj al humidejaj manĝareoj.
Ties alvoko estas strida kaj unusilaba bojeca "kaŭ", kiu diversas laŭtone kial elsendata are.[6]
Konservado
[redakti | redakti fonton]La Blankvanga ansero estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).[7] Laŭ la Sveriges ornitologiska förening tiuj anseroj ekreproduktiĝis en Svedio en 1971, kaj laŭ Skansen kelkajn jarojn poste la tuta populacio de Blankvanga ansero komencis migradon aŭtune por reveni printempe, tuj post kiam ili ekreproduktiĝis nature.
Folkloro
[redakti | redakti fonton]La natura historio de la Blankvangaj anseroj estis delonge ĉirkaŭata de legendo asertanta ke tiuj naskiĝas el flosantaj lignaĵoj:
Naturo produktas [Bernacae] kontraŭ Naturo laŭ plej eksterordinara vojo. Ili estas kiel marĉaj anseroj sed iome pli malgrandaj. Ili estas produktataj el abia ligno forĵetita laŭlonge de la maro, kaj estas dekomence kiel gumo. Poste ili pendas el siaj bekoj kvazaŭ ili estus algo ligita al lignaĵo, kaj estas ĉirkaŭataj de konkoj por kreski pli libere. Per tiu proceso ili vestas per forta mantelo el plumoj, ili ĉu falas en akvo aŭ flugas libere en aero. Ili elprenas manĝon kaj kreskon el sevo de la ligno aŭ el maro, per sekreta kaj plej mirinda proceso de nutrado. Mi vidis ofte per miaj propraj okuloj pli da miloj da tiuj malgrandaj korpoj de birdoj, pendantaj ĉe la strando el peco de ligno, enmetitaj en siaj konkoj, kaj jam formitaj. Ili ne reproduktiĝas kaj ovodemetas kiel aliaj birdoj, nek kovas ovojn, nek ŝajne konstruas nestojn en iu ajn angulo de la tero.[8]
Tiu legendo estis amplekse ripetata en, ekzemple, la granda enciklopedio de Vincento de Beauvais. Tamen ĝi estis ankaŭ kritikata de aliaj mezepokaj aŭtoroj, inklude Alberto la Granda.[8]
Tiu miskredo povas rilati al fakto ke tiuj anseroj estas neniam vidataj somere, kiam ili estas supozeble disvolviĝante subakve (ili estis fakte reproduktante en malproksimegaj arktaj regionoj) en la formo de barnakloj (lepadoj) - kio havigos en angla la nomon de "barnacle" pro tiu legendo.
Baze sur tiuj legendoj – ja la legendoj povus esti inventataj tiucele[9]— kelkaj irlandaj klerikoj konsideris la Blankvangajn anserojn kiel viando akceptebla kiel manĝo por fastaj tagoj, praktiko kiu estis kritikata de samtempa kimra aŭtoro:
...Episkopoj kaj religiaj viroj (viri religiosi) en kelkaj partoj de Irlando ne sentas skrupulojn vespermanĝi tiujn birdojn en tempo de fastado, ĉar ili estas nek viando nek naskiĝintaj el viando.... Sed farante tion ili kondukas sin el peko. Ĉar se iu ajn estus manĝonta la kruron de nia unua prapatro (Adamo) kvankam li ne estis naskiĝinta el viando, tiu persono ne povus esti konsiderata senkulpa manĝi viandon.[8]
Ĉe la Kvara Laterana Koncilio (1215), la papo Inocento la 3-a precize malpermesis manĝon de tiuj anseroj dum Karesmo, asertante ke spite ties malkutima reproduktado, ili vivas kaj manĝas kiel anasoj kaj tiele estas de sama naturo kiel aliaj birdoj.[10]
La demando pri la naturo de la Blankvangaj anseroj iĝis ankaŭ disputa temero por juda ĉiutaga leĝaro en la Halaĥo, kaj la Rabeno Tam (1100–71) determinis, ke ili estas koŝeraj (eĉ se naskitaj el arboj) kaj devas esti mortigataj laŭ la la normalaj preskriboj por birdoj.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĝi estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka signife respektive "blanka" kaj "vizaĝo".
- ↑ Soothill, Eric. (1978) Wildfowl of the World. London: Peerage Books. ISBN 0907408389.
- ↑ CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
- ↑ [1] (2011).
- ↑ Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 20 kaj 21.
- ↑ Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 20.
- ↑ Annex 2: Waterbird species to which the Agreement applies (PDF). UNEP/AEWA (United Nations Environment Programme/African-Eurasian Waterbird Agreement). Arkivita el la originalo je 2011-07-28. Alirita 2008-07-20 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2012-03-04 .
- ↑ 8,0 8,1 8,2 8,3 Giraldus Cambrensis "Topographica Hiberniae" (1187), citita en Edward Heron-Allen, Barnacles in Nature and in Myth, 1928, represita en 2003, p. 10. ISBN 0-7661-5755-5 plena teksto ĉe Google Books Arkivigite je 2013-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Edwin Ray Lankester, Diversions of a Naturalist, 1915, represita 1970. plena teksto ĉe Google Books. ISBN 0-8369-1471-6: "tiu identigo estis atingita per ekzerco de malmulta aŭtoritato ĉe la ekleziularo de kaj Francio kaj Britio, kiuj permesis al si aserti ke la abundan "barnacle goose" (Blankvangaj anseroj) estas fiŝo en sia naturo kaj origino pli ol ĉasbirdo, kaj tiele uzeblaj kiel manĝo en la fastaj tagoj de la Eklezio" (p. 119)
- ↑ Edwin Ray Lankester, Diversions of a Naturalist, 1915, p. 119 full text
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- RSPB A to Z of UK Birds
- Blankvangaj anseroj, filmetoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
|