Club Atlético Boca Juniors
Boca Juniors | |||
---|---|---|---|
sportoklubo | |||
Kluba nomo | Club Atlético Boca Juniors | ||
Fondita | 3-a de aprilo 1905 | ||
Stadiono | Estadio Alberto Jacinto Armando, neformale nomata La Bombonera | ||
Kapacito | 49 000 | ||
Prezidanto | Jorge Amor Ameal | ||
Trejnisto | Miguel Ángel Russo | ||
Ligo | unua argentina divizio de futbalo (Primera División) | ||
Final 2017 | 1-a pozicio | ||
| |||
La asocio Club Atlético Boca Juniors, mallonge CA Boca Juniors, estas futbalklubo en la marborda urbokvartalo La Boca de Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Ĝi fondiĝis en 1905, precipe per italaj enmigrintoj, granda nombro de ili el la urbo Ĝenovo. La unua vira teamo de la klubo seninterrompe konkuras en la plej alta argentina divizio de futbalo (Primera División), la sezonon de 2014 ĝi finis kiel vicĉampiono. La kluba stadiono, oficiale baptita Estadio Alberto Jacinto Armando, pro sia formo havas la neformalan kromnomon Bombonera (la "bombonujo" aŭ "pralinujo"). Unu el multaj konataj futbalistoj de la klubo estas Diego Maradona, kiu en 1997 tie finis lian profesian karieron. Krom futbalajn, la klubo ankaŭ havas profesiajn teamojn de basketbalo kaj volejbalo, kaj amatore havas teamojn de pluraj aldonaj sportaj disciplinoj.
Iuj futbalistoj de la klubo
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Club Atlético Boca Juniors – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)