La distrikto Neuss (germane ekde julio 2003 Rhein-Kreis Neuss) situas en la okcidenta centro de la germanafederacia landoNordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Neuss. La distrikto - kaj aparte la urbo Neuss - situas en rekta proksimeco de la landa ĉefurbo Duseldorfo, kaj karakteriziĝas per la riverego Rejno, kiu trafluas ĝin kaj ekde julio 2003 ankaŭ aparte menciiĝas en la germanlingva distrikta nomo.
La distrikto konsistas el 8 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.